Miĥail Mandrik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miĥail MANDRIK)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Miĥail Mandrik
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1901 (1901-11-30)
Morto 22-an de decembro 2003 (2003-12-22) (102-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Mihail Petroviĉ MANDRIK (naskiĝis 1902, mortis la 22-an de decembro 2003), estis rusa esperantisto kaj honora membro de UEA.

Li lernis Esperanton en 1921 kaj persone konis tiamajn eminentulojn (Drezen, Nekrasov, Devjatnin k.a.).

En 1936 li estis kondamnita je kvin-jara punlaboro.

Ekde 1947 li gvidis kursojn laŭ propra adapto de Cseh-metodo, estis sekretario, prezidis E-organizaĵojn. Post 1974 li loĝis en Gomel, kie li fondis kaj gvidis klubon Konkordo.

Arte talenta homo, li desegnis kaj pentris, ludis kelkajn muzikilojn, verkis proze, poezie kaj tradukis. Li verkis ambaŭdirektan vortareton por ruslingvanoj, lernolibron ABC de Esperanto, dudekon da rakontoj, aŭtobiografion Amara vojo.