Miĥail Voroncov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dawe, Mikhail Vorontsov.jpg

Miĥail Semjonoviĉ Voroncov (ruse: Михаил Семёнович Воронцов; n. la 30-an de majo 1782 - m. la 18-an de novembro 1856), estis rusa princo kaj marŝalo, distingiĝis dum la napoleonaj militoj, kaj gvidanto de la rusa konkero de Kaŭkazio de 1844 ĝis 1853.

Li estas la filo de grafo Semion Romanoviĉ Voroncov kaj komponisto Katarina Seniavina, frato de Katarina, grafino de Pembroke kaj nevo de imperia kanceliero Aleksander Romanoviĉ Voroncov. Li kreskis en Londono kun sia patro, kie li ricevis brilan edukadon. En 1803-1804 li deĵoris por la unua fojo en Kaŭkazio sub la ordonoj de Pavel Cicianov kaj Guljakov, kaj preskaŭ mortis en la katastrofo de Zakatalo (15-an de januaro 1804)[1].

De 1805 ĝis 1807, li kontraŭbatalis la napoleonajn soldatojn, precipe en la bataloj de Pułtusk kaj Friedland. De 1809 ĝis 1811, li partoprenis la militon kontraŭ la turkoj kaj distingiĝis pro kuraĝo en preskaŭ ĉiuj gravaj momentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Keegan, John. Wheatcroft, Andrew. Who's Who in Military History: From 1453 to the Present Day Routledge, 12 mei 2014 (ISBN 978-1136414169)