Miŝima (Ŝizuoka)

Miŝima | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Japanio monzenmachi (en) ![]() urbego dua-nivela administra teritoria unuo ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 411-8666 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 107 416 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 729 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 7′ N, 138° 55′ O (mapo)35.1185138.91855555556Koordinatoj: 35° 7′ N, 138° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 62,13 km² (6 213 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Miŝima (japane 三島市) estas urbego en ĉefa insulo Honŝuo, en Taiheja Megalopolo, en regiono Ĉubu, Gubernio Ŝizuoka en Japanio.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 Miŝima havis populacion de 107 851. En la 1980-aj jaroj ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) kaj kulminis en la 2010-aj jaroj, poste la loĝantaro malpliiĝas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Miŝima situas sur kolo de duoninsulo Izu kaj en la promontoroj de la Fuĵi-Monto. Rivero trafluas la urbon. Numazu kaj la maro troviĝas nur 5, Fuĝi (urbo) 22, Ito (Ŝizuoka) 23, Hiratsuka 45, Ŝimoda 50, gubernia sidejo Ŝizuoka (urbo) 51, Jokohamo 76, ĉefurbo Tokio 82, kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Miŝima estas antikva urbo iam ĉirkaŭ la ŝintoa sanktejo Miŝima. Sub la administra sistemo Ritsuryō establita en la Nara-epoko Miŝima fariĝis provinca ĉefurbo. La Edo-periodo portis prosperon fare de poŝta stacio. La areo estis parto de Gubernio Ŝizuoka ekde 1876. Laŭ la moderna municipa sistemo de 1889 la areo estis reorganizita kiel urbo Miŝima. La unua trajno alvenis en 1898, krome tunelo tre helpin la fervojan ligon ekde 1934. En la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj proksimaj vilaĝoj aliĝis al Miŝima, kiu ricevis urbostatuson en 1941. La loka stacidomo fariĝis haltejo de la Tōkaidō Ŝinkanseno ekde 1969 kaŭzante pligrandiĝon de la loĝantaro, ĉar la linio ebligis navedi al Tokio.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Miŝima estas grava industria centro en la gubernio. La plej grava uzino estas la fervoja riparejo. Ekzistas ankaŭ navedantoj eĉ al Tokio.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En Miŝima universitato, krome instalaĵo de alia universitato, ankaŭ altlernejo funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Miŝima aŭtovoje kaj fervoje estas ligata al ceteraj urboj de la gubernio, eĉ Tōkaidō Ŝinkanseno haltas ĉi tie.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Miŝima situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1868 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, vintre iomete malpli.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
|
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans