Mi estas la pordo
Mi estas la pordo | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Stephen King |
Lingvoj | |
Lingvo | usona angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1971 |
Ĝenro | horora literaturo • sciencfikcia literaturo |
Mi estas la pordo (angle I Am the Doorway) estas sciencfikcia novelo de la usona verkisto Stephen King, publikigita unue en la numero de marto 1971 de la revuo Cavalier, kaj poste en la novelaro Nokta deĵoro.
Intrigo[redakti | redakti fonton]
La rakontanto estas Arthur, paralizita eksastronaŭto, kiu suferis terurajn ŝanĝojn post vojaĝo al Venuso, kie li ŝajne estis trafita de eksterplaneda kontaĝo. Liaj fingroj komencas juki kaj estas surkreskitaj de svarmo de okuletoj. La okularo iĝas la titolklariga "pordo" de aliplaneda civilizacio, per kiu ĝi alrigardas la Teron, sed laŭ Arthur la aliplanedanoj timas kaj malamegas homojn kiel malbelegajn monstrojn.
Baldaŭ la aliplanedaj rigardantoj povas ne nur trarigardi la portalon de la korpo de Arturo, sed movi ĝin - malgraŭ ĝia frakaso - kaj uzi ĝin por mortigi. Arthur trempinte per keroseno siajn manojn bruligas ilin en malespera provo konservi sian homecon. Dum sep jaroj li sukcesas. Tamen li fine konstatas, ke la pordon malfermitan ne eblas tiel simple refermi, kiam la aliplanedaj okuloj reelkreskas sur lia brusto. Li deklaras, ke li mortigos sin per kartoĉa fusilo por malebligi, ke ili krimu plu.
Filmaj versioj[redakti | redakti fonton]
"Mi estas la pordo" estis adaptita al filmo en la ĉeĥa de Robin Kašpařík en 2017, kun Radim Vizváry en la ĉefrolo[1]. En la angla ĝi estis adaptita de Matthew J. Rowney en 2015 kun Greg Patmore kaj Luke Brandon Field kiel aktoroj,[2], kaj en 2018 de Simon Pearce.[3]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ I Am the Doorway.
- ↑ Čech točí exkluzivně podle Stephena Kinga, nesmí však vydělat ani korunu (6-a de oktobro 2014).
- ↑ I Am the Doorway (2-a de majo 2018).