Mian Muhammad Baĥŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tombo de Mian Muhammad Bakhsh, aŭtoro de la panĝaba eposo Saiful Mulook, en Ĥari Ŝarif, Mirpur, Pakistano

Mian Muhammad BaĥŝMīān Muhammad Bakhsh (1830-1907, en panĝaba میاں محمد بخش) estis sufisma sanktulo kaj panĝab/kaŝmira poeto. Li apartenis al la sufisma skolo (tarika) nome Kadri. Li estas speciale rekonata kiel aŭtoro de libro de poezio nome Saif-ul-Malūk. Li naskiĝis en vilaĝo nome Ĥari Ŝarif, situanta ĉe Mirpur (Azad Kaŝmiro), Pakistano. Li estis el kvara generacio de familio de sufismaj kleruloj. Li ricevis tre fortan religian edukadon. Jam infanaĝe li montris dediĉon al poezio. Li iĝis heredanto de la spirita heredo de sia patro kaj ene de la edukada kutimo religia de islamaj hindianoj, li veturis ĉefe tra dezertaj lokoj por serĉi la plej kernan spiritemon. Liaj ĉefaj verkoj estas Siharfi, Sohni Mahival, Tuhfah-e Miran, Tuhfah-e- Rasulijah, Ŝireen Farhad, Mirza Sahiban, Saĥi Ĥavass Ĥan, Ŝah Mansur, Gulzar-e Faqir, Hidajatul Muslimin, Panj Ganj, Masnavi-e Nīrang-e ‘Iŝq.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]