Miass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miass (urbo))
Miass
urbo • administra dividaĵo de Rusio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 456300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 151 275  (2019) [+]
Loĝdenso 1 351 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 3′ N, 60° 6′ O (mapo)55.0560.1Koordinatoj: 55° 3′ N, 60° 6′ O (mapo) [+]
Alto 340 m [+]
Areo 112 km² (11 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Miass (Rusio)
Miass (Rusio)
DEC
Miass
Miass
Situo de Miass

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miass [+]
vdr

Miass (ruse Миасс) estas urbo en Ĉelabinska provinco en Rusio. Ĝi estas sur orienta flanko de suda Uralo ĉe rivero Miass (Миасс). La urbo estis fondita en 1773 pro konstruado de kupra uzino. Ĝi ekhavas statuson de urbo en 1926. La diferenco inter la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en 2006). En la jaro 1959 la urbo havis 98 mil loĝantojn, kaj en 2002 la urbo havis 158,4 mil loĝantojn.

La kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 75442. La interurba telefona kodo estas 3513, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2006). En la urbo estas fervoja stacio.

Laŭ la kroniko de la Esperantista klubo "Revo" en Tjumeno, en kiu raportiĝas ekde la jaro 1975 aparte bonaj kontaktoj al la esperantistoj de Miass, la loka esperantista asocio havas la nomon Mahalita Stelo. En la dua duono de la 20-a jarcento en ĝi aparte aktivis la esperantistinoj Ludmila Novikova kaj Tatjana Aleksandrovna Koptjagina.