Michaëlle Jean

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michaëlle Jean
Guberniestro ĝenerala de Kanado
Michaëlle Jean 1 11072007.jpg
Persona informo
Michaëlle Jean
Naskiĝo 6-an de septembro 1957 (1957-09-06) (65-jara)
en Portoprinco
Religio katolikismo [#]
Lingvoj francaanglahaitia kreola [#]
Ŝtataneco KanadoFrancioHaitio [#]
Alma mater Universitato de Montrealo • Universitato de Florenco • Universitato de Peruĝo [#]
Subskribo Michaëlle Jean
Familio
Edz(in)o Jean-Daniel Lafond [#]
Profesio
Okupo ĵurnalistomoderatoropolitikisto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Michaëlle JEAN (naskiĝis en 1957 en Haitio) estis la 27-a ĝenerala guberniestrino de Kanado, komisiito de Elizabeta la 2-a. Ŝi oficis de la 27-a de septembro de 2006 ĝis la 1-a de oktobro 2010.

Ŝi estas haitidevena virino, kiu fuĝis kun siaj gepatroj en 1968 de Haitio al Kebekio. Ŝi fariĝis ĵurnalisto ĉe Radio-Kanado. Ŝin nomumis en aŭgusto de 2005 je la ceremonia posteno la kanada ĉefministro Paul Martin.

Ŝi studis en la universitato de Ottawa, poste en Italio. Michaëlle Jean iĝis la unua landkonata kolorhaŭta radia kaj televida raportisto en Kanado.

Ŝi havas adoptitan filinon (Maria-Eden el Haitio).

Ŝi sekvis Adrienne Clarkson-n, la unuan azianon en tiu ĉi posteno.

La 30-an de novembro 2014 en Dakaro, Senegalo, ŝi elektiĝis kiel ĝenerala sekretario de Franclingvio (Francophonie). Unua virino en tiu posteno, unua ne afrika ĝenerala sekretario. Ŝi sekvas Sinjoron Abdou Diouf el Senegalo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]