Michał Boym

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michał Boym
Michał Boym sur lignogravuraĵo de 1667
Michał Boym sur lignogravuraĵo de 1667
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1614 (1614-01-01)
en Lvivo
Morto 22-an de junio 1659 (1659-06-22) (45-jara)
en Gŭangŝio
v  d  r
Information icon.svg

Michał Piotr Boym[1] ( ĉine : 卜弥格 ; pinjine : Bǔ Mígé ; 16121659 ) estis pola sciencisto, esploristo kaj jezuita misiisto en Ĉinujo. Li estas notinda kiel unu el la unuaj okcidentanoj por vojaĝi en de la ĉina landinterno, kaj kiel la aŭtoro de multe da verkoj pri la aziaj faŭno, flaŭro kaj geografio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Michał Boym estis naskita en Lvivo ( nuntempe en Ukrainujo ), tiam unu el la plej gravaj urboj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj [2], ĉirkaŭ 1612 aŭ 1614, ĉe bonhava familio de malproksima hungara deveno.

Kapelo de la familio Boym en Lvivo.

Lia avo Jerzy Boim venis al Polujo de Hungarujo kun la reĝo Stefano Báthori, kaj geedziĝis kun Jadwiga Niżniowska [3]. La patro de Michał, Paweł Jerzy Boim (1581-1641) ) [3], laŭdire estis kuracisto al reĝo Sigismondo la 3-a Vasa de Polujo [2]. El la ses filoj de Pawel Jerzy, la plej aĝa, la ĉarlatana Jerzy estis senheredigita; Mikołaj kaj Jan iĝis komercistoj; Paweł, doktoro; dum Michał kaj Benedykt Paweł eniris la Societon de Jesuo [3]. La familio posedis sian propran familiokapelon en la centra placo de Lvivo, kiu estis konstruita ĉirkaŭ la tempo de la naskiĝo de Michał [3].

En 1631, Boym aliĝis al jezuitoj, kaj estis ordinita. En 1643, post preskaŭ jardeko de intensaj studoj en la monaĥejoj de Krakovo, Kalisz, Jarosław kaj Sandomierz, Boym ekvojaĝis al Orientazio. Li unue vojaĝis al Romo, kie li akiris la benon por sia misio de papo Urbano la 8-a, kaj tiam pluvojaĝis al Lisbono. Poste tiun jaron li enŝipiĝis kun grupo de naŭ aliaj pastroj kaj klerikoj al portugala Goao, kaj tiam al Makao. Komence li instruis ĉe la Jezuita Akademio Sankta Paŭlo en Makao. Li tiam vojaĝis al la insulo de Hajnano, kie li malfermis malgrandan katolikan mision. Post kiam la insulo estis konkerita fare de la Manĉuoj, Boym devis fuĝi al Tonkino en 1647.

Eĉ se la jezuitoj en norda kaj centra Ĉinujo sukcese interŝanĝis siajn lojalecojn de la falinta Dinastio Ming al la nove fondita Dinastio Qing, la jezuitoj en la sudo de la lando daŭre laboris kun la Ming-obeemaj reĝimoj daŭre kontrolintaj iun de la regiono. Sekve, en 1649 Boym estis sendita far la vicprovincialo de la kantona vicprovincialo de la Ĉinujo-Misio, Alvaro Semedo, kun diplomatia misio al la kortego de la Jong-Li-imperiestro, la lasta ĉina reganto de la Dinastio Ming, ankoraŭ regante partojn de sudokcidenta Ĉinujo [2].

Latina tradukaĵo de letero de imperiestinovidvino Helena Ŭang al papo.

Ĉar la Jong-Li-reĝimo estis minacata de la invadintaj Manĉuoj, la jezuito Andreas Wolfgang Koffler, kiu estis ĉe la Jong-Li-kortego ekde 1645, sukcesis konverti multajn membrojn de la imperia familio al kristanismo. Tiu konverto estis kredita altiri helpon de okcidentaj monarkoj por la lukto de la Suda Ming por daŭrigi regadon de Ĉinujo. Inter la kristanoj ĉe la Jong-Li-kortego estis imperiestrinovidvino Helena Ŭang (Ŭang Liena), la edzino de la patro de la imperiestro; Imperiestrinovidvino Maria Ma (Ma Malija), la patrino de la imperiestro; kaj la heredonto de la trono, princo Konstantino (Dangding), Zhu Cuksuan [2]. La eŭnuko-sekretario de la imperiestro, Pang Tianŝu (庞天寿), konata sub sia baptonomo de Aĥilo, fariĝis kristano ankaŭ, jarojn pli frue [2][4].

Boym estis elektita kiel la persono por prezenti la situacion de la ĉina imperiestro al la papo. Li ricevis leterojn de imperiestrinovidvino Helena kaj de Aĥilo, por doni al Inocento la 10-a, la Ĝenerala Ĉefo de la Jezuita Societo [5], kaj al kardinalo John de Lugo. Kromaj leteroj estis ekspeditaj al la doĝo de Venecio kaj al la reĝo de Portugalujo. Kune kun juna kortego-oficisto nomita Andreo Zheng ( ĉine :郑安德勒; pinjine : Zhèng Āndélè) [6][7] Boym ekrevenvojaĝis al Eŭropo. Ili alvenis en Goao en majo de 1651, kie ili eksciis ke la reĝo de Portugalujo jam prirezignis la aferon de la ĉina (Suda Ming) imperiestro, kaj ke la misio de Boym estis vidita kiel ebla minaco al ontaj rilatoj kun la venkaj Manĉuoj. Tiu opinio ankaŭ estis apogita fare de la nova loka ĉefo de la jezuitoj, kiu kredis ke la Jezuito-Ordeno ne devus interveni en la internaj potencbataloj de Ĉinujo.

Mapo de Ĉinujo desegnita far Bohm.

Boym estis metita sub hejmaresto. Tamen, li sukcesis eskapi kaj daŭrigi piede sian vojaĝon. Voje tra Hajderabado, Surat, Bandar-Abbaso kaj Ŝirazo, li alvenis en Esfahanon, en Irano. De tie li daŭrigis sian vojaĝon al Erzurum, Trabzon kaj Izmiro, kie li alvenis ĉirkaŭ la fino de aŭgusto 1652. Ĉar la venecia registaro havis konfliktojn kun la jezuitoj, Boym forĵetis sian frokon kaj bele vestiĝis kiel ĉina mandareno, antaŭ ol li alvenis en Venecio en decembro de tiu jaro. Kvankam li sukcesis traiksi neesploritajn akvojn kaj nekonatajn terojn, sia misio tie ne estus facila, ĉar la politikaj intrigoj ĉe la eŭropaj kortegoj pruvis esti ekstreme komplikaj. Komence la doĝo de Venecio rifuzis doni aŭdiencon al Boym, ĉar Venecio volis konservi neŭtralan sintenon rilate Ĉinujo. Boym sukcesis konvinki la francan ambasadoron apogi sian aferon, kaj la doĝo finfine ricevis Boym kaj akceptis la leteron. Tamen, la franca implikiĝo kaŭzis negativan reagon de la papo, ĉar Inocento la 10-a estis aktiva kontraŭ Francujo kaj ĝiaj ambicioj. Ankaŭ la nove elektita Ĝenerala Ĉefo de la jezuitoj, Gosvinus Nickel, kredis ke la misio de Boym eble endanĝerigus aliajn jezuitomisiojn en Ĉinujo kaj aliaj mondopartoj. Nova papo estis elektita en 1655, kaj post tri jaroj, Aleksandro la 7-a finfine ricevis Boym la 18-an de decembro, 1655. Tamen, kvankam Aleksandro estis komprenema por la Ming-dinastio kaj ĝia dilemo, li ne povus oferti ajnan praktikan helpon kaj sian leteron al la ĉina imperiestro enhavis malmulton krom vortojn de empatio kaj oferoj de preĝoj. Tamen, la letero de la nova papo malfermis multajn pordojn por Boym kaj lia misio. En Lisbono, oni koncedis al li aŭdiencon de reĝo Johano la 4-a, kiu promesis helpi la ĉinan lukton kun militforto.

En marto 1656, Boym komencis sian revojaĝon al Ĉinujo. El ok pastroj akompanante lin, nur kvar postvivis la vojaĝon. Atingante Goaon, evidentiĝis ke la situacio de la Jong-Li-kortego estis serioza kaj ke la loka portugala administracio, malgraŭ rektaj ordoj de la monarko, ne volis lasi Boym vojaĝi al Makao. Tiu estis por ne kompromiti iliajn komercajn entreprenojn kun la venkaj Manĉuoj. Boym denove ignoris la portugalan monopolon per pieda vojaĝado, tiun fojon proksime de neesplorita itinero al Ayutthaya, la ĉefurbo de Tajujo. Li alvenis tie frue en 1658, kaj dungis ŝipon de piratoj, kun kiu li velis al kio nun estas norda Vjetnamujo. En Hanojo, Boym provis havigi gvidiston por gvidi lin kaj la pastrojn vojaĝantajn kun li al Junano. Tamen, li estis malsukcesa kaj li devis daŭrigi la vojaĝon sole, kun la asistado nur de Ĉang, kiu vojaĝis kun li la tuta vojo al Eŭropo kaj revene. Ili atingis la ĉinan provincon de Gŭangŝio, sed la 22-an de junio, 1659 Boym mortis, antaŭ atingi la kortegon de la imperiestro. La loko kie li estis entombigita ne estas konata hodiaŭ.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo pri cinamomo en Flora Sinensis de Boym.

Boym estas plej bone rememorita por siaj verkoj kiuj priskribis la flaŭron, faŭnon, historion, tradiciojn kaj kutimojn de la landoj kiujn li travojaĝis. Dum lia unua ekskurso al Ĉinujo li skribis mallongan verkon pri la plantoj kaj bestoj de Mozambiko. La verko poste estis sendita al Romo, sed neniam estis presita. Dum lia revojaĝo li ellaboris grandan kolekton de mapoj de kontinenta Ĉinujo kaj Sudorienta Azio. Li planis vastigi ĝin al naŭ ĉapitroj priskribante Ĉinujon, ĝiajn kutimojn kaj politikan sistemon, same kiel ĉinan sciencon kaj inventaĵojn. La merito de la mapoj de Boym estis ke ili estis la unuaj eŭropaj mapoj kiuj konvene reprezentis Koreujon kiel duoninsulon anstataŭ insulo. Ili ankaŭ indikis la ekzaktajn poziciojn de multaj ĉinaj urboj anstataŭ nekonataĵo al la okcidentanoj aŭ konataj nur laŭ la duon-fabelaj priskriboj de Marko Polo. Boym ankaŭ markis la Grandan Ĉinan Muron kaj la Gobio-Dezerton. Kvankam la kolekto ne estis publikigita dum la vivdaŭro de Boym [8], ĝi etendis la scion pri Ĉinujo en la Okcidento.

La plej konata el la verkoj de Boym estas Flora Sinensis ( "Ĉina Flaŭro"), publikigita en Vieno en 1656. La libro estis la unua priskribo de ekosistemo de la Fora Oriento publikigita en Eŭropo. Boym substrekis la medikamentajn trajtojn de la ĉinaj plantoj. Interese, la libro ankaŭ inkludis pledojn por subteno de la katolika ĉina imperiestro kaj ĉiu paĝo enhavis temposkalon montrantan al la dato de 1655, la dato de kronado de imperiestro Leopoldo la 1-a kiel la Reĝo de Hungarujo, ĉar Boym volis akiri subtenon de tiu monarko por sia misio.

Athanasius Kircher treege uzis Flora Sinensis por la ĉapitroj sur la plantoj kaj bestoj de Ĉinujo en sia fama China Illustrata (1667) [9].

En liaj aliaj verkoj, kiel ekzemple Specimen medicinae Sinicae ( "Ĉinaj kuracplantoj" ) kaj Clavis medica ad Chinarum doctrinam de pulsibus ( "Ŝlosilo al la Medicina Doktrino de la Ĉinoj sur la Pulso" ) li priskribis la ĉinan tradician medicinon kaj prezentis plurajn metodojn de resanigo kaj de diagnozo antaŭe nekonatajn en Eŭropo, precipe mezuradon de la pulso [10][11][12].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lia nomo ofte ankaŭ estas skribita kiel Michele, Michel, Miguel, Michael Peter
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 MUNGELLO, David E.. (1989) Curious Land: Jesuit Accommodation and the Origins of Sinology. University of Hawaii Press. ISBN 0-8248-1219-0.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Ród Boimów (La familio Boim)
  4. Andreas Wolfgang Koffler in The Dictionary of the Ming Biography, pp. 722-723
  5. La Ĝenerala Ĉefo en tiu tempo estis Francisco Piccolomini. Mungello. p. 139, same kiel la Dictionary of the Ming Biography ( artiklo pri Andreas Wolfgang Koffler, pp. 722-723) indikas Gosvinus Nickel kiel adresiton, sed verŝajne je la tempo kiam la letero estis skribita la imperiestrino kaj la eŭnuko – aŭ Boym mem – ne povis scii ke en la tempo de la arivo de la letero Piccolomini estus mortinta kaj Goswin estus estiĝinta ( en marto 1652 ) la Ĝenerala Ĉefo de la ordeno.
  6. "Michał Piotr Boym" in the Dictionary of the Ming Biography, pp. 20-21
  7. Cheng An-te-lo in Wade-Giles transcription. He is known also by his Christian name of Andreo Sin
  8. Ĝi estis publikigita en 1661 sub la titolo de Mappa Imperii Sinarum... ("Mapo de la Ĉina Imperio")
  9. Walravens, Hartmut, Michael Boym und die Flora Sinensis, http://www.haraldfischerverlag.de/hfv/Digital/walravens.pdf 
  10. HISTORY OF BIOLOGY AFTER 1453
  11. Michał Boym: Polish Jesuit in the Service of the Ming Dynasty, Monika Miazek, Chinese Cross Currents
  12. History and development of traditional Chinese medicine. Ping Chen, Peiping Xie. IOS Press, 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Carrington Goodrich, L. & Chao-Ying Fang (red.) 1976 : Dictionary of Ming Biography, 2 bd., Columbia University Press, New York/London
  • pole Kajdański, Edward 1988 : Michał Boym - ostatni wysłannik dynastii Ming, Wydawnictwo Polonia, Warszawa.
  • pole Kajdański, Edward 1999 : Michał Boym – Ambasador Państwa Środka, Książka i Wiedza ISBN 83-05-13096-7
  • pole Kajdański, Edward 2009 : Michała Boyma opisania swiata, Oficyna Wydawnica, Volumen 2009, Warszawa.
  • angle Miazek, Monika 2008 : Michał Boym: Polish Jesuit in the Service of the Ming Dynasty, i «Chinese Cross Currents», Volume 5, Number 2, April 2008, Instituto Ricci de Macau, Macao ISSN 1810-147X