Michael Altenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Altenburg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1584 (1584-05-27)
en Alach
Morto 12-an de februaro 1640 (1640-02-12) (55-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Michael ALTENBURG (naskiĝinta en la 27-a de majo 1584 en Alach, mortinta en Erfurto en la 12-a de februaro 1640) estis germana teologo kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de forĝisto Altenburg frekventis la Konsilantargimnazion, studis teologion en sia naskiĝurbo, bakalaŭriĝis en 1555, magistriĝis en 1602 kaj eklernejestris en 1607 ĉe la lernejo de la Regler-komunumo. En 1609 li iĝis paroĥestro en Ilversgehofen kaj Marbach (ambaŭ lokoj apartenas hodiaŭa al la turingia ĉefurbo).

De 1610-21 Altenburg estis paroĥestro en Tröchtelborn kaj en je la fino de 1621 oni trovis lin deĵoranta en Großen-Sömmerda.

Li suferis multe pro la Tridekjara milito, perdis sian edzinon kaj fuĝis Erfurton kie li estis ekde 1638 diakono ĉe la Andreo-kirko. Altenburg edukis i.a. la filojn de Michael Praetorius.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Muzikhistorie Altenburg antaŭ ĉio gravas kiel eltrovinto de multaj ĝis nun kantataj eklezikantmelodioj kiel ankaŭ kiel prilaboranto de tiaj kantoj por pli facila instrumenta akompano. Ne klaras ĉu li estas la poeto kaj komponisto de la kanto Verzage nicht, du Häuflein klein, kiu estas, ekde la Batalo de Lützen, konata kiel la batalkampa kanto de reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio) (1632).

Lia pranepo estis la komponisto, trumpetisto kaj orgenisto Johann Ernst Altenburg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]