Michael Billig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Billig
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1946 (1946-11-30) (77-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Alma mater Universitato de Bristol
Okupo
Okupo psikologo
vdr

Michael BILLIG (1947) estas brita profesoro kaj akademiulo. Li estas emerita profesoro pri sociaj sciencoj en la Universitato de Loughborough, kiu laboris ĉefe pri nuntempa socia psikologio kvankam multo de lia verkaro transiras fakajn limojn ene de la sociaj sciencoj.

Lia frua eksperimenta laboro kondukis lin al konsidero de temoj kiel povo, politikaj ekstremismo kaj ideologioj. Li verkis serion de gravaj libroj esplorante tiujn temojn. Ekzemple lia Social Psychology and Intergroup Relations (1976) proponis kritikon de ortodoksaj alproksimigoj al la studo de antaŭjuĝoj en psikologio kaj kritikis alproksimigojn kiuj koncentriĝis al kuntekstoj de individuoj kaj neglektitaj grupoj. Billig interesiĝis en la studo de la ekstremdekstro kaj konstatis, ke eksperimenta alproksimiĝo povus esti netaŭga. Fascists (1978) studis la klasikan faŝisman kaj antisemitan ideologion de la brita "Nacia Fronto" en epoko en kiu ĝi estis serĉante politikan legitimecon kaj balotan sukceson. Billig ankaŭ verkis pamfleton, Psychology, Racism and Fascism (1979), publikigita de la kontraŭ-faŝisma gazeto Searchlight. En tiu pamfleto li eksponis ligilojn inter ekstremdekstraj grupoj kaj kelkaj psikologoj kiuj estis klopodante pruvi, ke estis biologiaj diferencoj inter la intelektaj kapabloj de diferencaj tiel nomitaj 'rasoj'. La pamfleto estis ampleksigita en tut-longa libro, L'Internationale Raciste (1981), kiu same rigardis al la eŭropaj ligiloj inter psikologio kaj ekstremdekstro . L'Internationale Raciste estis publikigita en franca kaj germana, sed ne en angla.

Michael Billig parolas pri banala naciismo, t.e. la ordinaraj, malpli videblaj formoj de naciismo, kiuj muldas la mensojn de la nacianaro en la ĉiutageco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Billig, M. (1976). Social Psychology and Intergroup Relations. London: Academic Press.
  • Billig, M. (1978). Fascists: A social psychological view of the National Front. London: Academic Press.
  • Billig, M. (1979). Psychology, Racism & Fascism. A.F. & R. Publications. A Searchlight pamphlet.
  • Billig, M. (1981). L'internationale raciste: de la psychologie a la "science" des races. Paris: Maspero
  • Billig, M. (1982). Ideology and Social Psychology. Oxford: Basil Blackwell.
  • Billig, M. (1987). Arguing and Thinking: a rhetorical approach to social psychology. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Billig, M., Condor, S., Edwards, D., Gane, M., Middleton, D. and Radley, A.R. (1988). Ideological Dilemmas. London: Sage Publications.
  • Billig, M. (1991). Ideology and opinions: Studies in rhetorical psychology. SAGE Publications Limited.
  • Billig, M. (1995). Banal Nationalism. London: Sage Publications.
  • Billig, M. (1996). Arguing and Thinking: a rhetorical approach to social psychology, revised edition. Cambridge: Cambridge University Press. (Italian edition: Discutere e Pensare: un approccio retorico alla psicologia sociale. Milan: Raffaello Cortina, 1999).
  • Billig, M. (1998). Talking of the Royal Family: second edition with new introduction. London: Routledge.
  • Billig, M. (1999). Freudian Repression: conversation creating the unconscious. Cambridge: Cambridge University Press. (ISBN 0-521-65956-6)
  • Billig, M. (2000). Rock’n’Roll Jews. Nottingham: Five Leaves/ New York: Syracuse University Press.
  • Billig, M. (2005). Laughter and Ridicule: toward a social critique of humour. London: Sage.
  • Billig, M. (2008). The Hidden Roots of Critical Psychology: Understanding the Impact of Locke, Shaftesbury and Reid. London: Sage.
  • Billig, M. (2013). Learn to Write Badly: How to Succeed in the Social Sciences. Cambridge: Cambridge University Press. (ISBN 978-1107676985)
  • Billig, M. and C. Marinho (2017). The Politics and Rhetoric of Commemoration: how the Portuguese parliament celebrates the 1974 Revolution. London: Bloomsbury.
  • Billig, M. (2019). More Examples, Less Theory: historical studies of writing psychology. Cambridge: Cambridge University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]