Michael Boris Mandirola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Boris Mandirola
Michael Boris Mandirola dum la Solena Fermo de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, Lillo (Francio), 2015
Michael Boris Mandirola dum la Solena Fermo de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, Lillo (Francio), 2015
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de februaro 1988(nun 1988-02-10) (36‑jara)
Lingvoj italaEsperantoangla
Nacieco itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo komputosciencistoesperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Michael Boris Mandirola (naskiĝis la  10-an de februaro 1988(nun 1988-02-10)) estas itala esperantisto. Li elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO en la oficperiodo 2011 ĝis 2013 en la posteno de estrarano pri eksteraj rilatoj. Krome li aktivas en IEJ, la landa sekcio de TEJO en Italio. Li loĝas en Tuluzo, Francio kaj estas profesie komputil-inĝeniero. Laŭ propraj informoj li ĝenerale en la movado interesiĝas pri organizado de renkontiĝoj, eksteraj rilatoj, instruado de Esperanto, informado en lernejoj aŭ aliaj junularaj situacioj.

Dum la 71-a IJK en Wiesbaden li estis elektita kiel prezidanto de TEJO. Li ekde la 100-a UK en Francio agadas por jure sendependa TEJO[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Ni bezonas jure sendependan TEJO-n”, Michael Boris Mandirola, en Esperanto, feb. 2016, p. 29

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidanto de TEJOPoste:
Łukasz Żebrowski2015 (oficotenanto)Enric Baltasar