Michael Bublé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Bublé
en 2008
en 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Michael Steven Bublé
Naskiĝo 9-an de septembro 1975 (1975-09-09) (48-jaraĝa)
en Burnaby, Brita Kolumbio,  Kanado
Edz(in)o Lusiana Lopilato
Ĝenroj ĵazo, popmuziko
Instrumentoj voĉo, piano
Aktivaj jaroj 1996 ĝis nun
Retejo www.michaelbuble.com
Persona informo
Naskonomo Michael Steven Bublé
Lingvoj italaanglafranca
Ŝtataneco KanadoItalio
Alma mater School District 41 Burnaby
Familio
Edz(in)o Lusiana Lopilato
Infanoj 4
Okupo
Okupo kantistoaktorokomponisto • ĵazmuzikisto • abelistokantoverkisto • filmaktoro • televida aktoro • muzikproduktisto
TTT
Retejo http://www.michaelbuble.com
vdr

Michael Steven Bublé - naskiĝis la  9-an de novembro 1975(nun 1975-11-09) en Burnaby, okcidente de Vankuvero en Brita Kolumbio, do nun estas 48-jara - estas kanada rokmuzika kantisto. Li ricevis plurajn premiojn, interalie dufoje la premion Grammy (en 2008 kaj 2010) kaj plurvoje la kanadan muzik-premion Juno. Lia debuta albumo de 2003, titolita laŭ lia nomo, estis inter la 10 plej sukcesaj muzikalbumoj en Britio kaj Kanado, kaj tutmonda komerca sukceso estis la albumo "It's Time" ("estas tempo") de 2005. La albumo "Call Me Irresponsible" ("nomu min senrespondeca") de 2007 ankoraŭfoje pli sukcesis, atingante pintan pozicion en la listoj pri plej sukcesaj muzikalbumoj en Kanado, Usono (listo "Billboard 200"), Aŭstralio kaj Eŭropo. Ĝis junio 2008, li vendis pli ol 20 milionojn da muzikalbumoj tutmonde, kaj la koncertado kaj publikado de muzikaĵoj ja pludaŭriĝas.

La 28-an de februaro 2010, li estis inter la koncertantoj en la fina ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 1996: First Dance
  • 2001: Babalu
  • 2003: Michael Bublé
  • 2003: Totally Buble
  • 2003: Let It Snow!
  • 2004: Come Fly with Me
  • 2005: It's Time
  • 2005: Caught in the Act
  • 2006: With Love
  • 2007: Call Me Irresponsible
  • 2009: Michael Bublé Meets Madison Square Garden
  • 2009: Crazy Love

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 2000: Duets
  • 2001: Totally Blonde
  • 2003: The Snow Walker
  • 2004: Las Vegas - Catch of the Day

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]