Michael Christoph Hanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Christoph Hanov
(1695-1773)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1695 (1695-01-01)
en Samborsko
Morto 1-an de januaro 1773 (1773-01-01) (78-jaraĝa)
en Gdańsk
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo matematikisto • historiisto • meteologo • universitata instruisto
vdr

Michael Christoph HANOW (ankaŭ Hanov, Hanovius) (12a de Decembro 1695, en Zamborst ĉe Neustettin, Pomeranio – 22a de Septembro 1773, en Danzig) estis germana meteorologo, historiisto, profesoro de matematiko kaj ekde 1717 rektoro de Akademisches Gymnasium Danzig.

Hanow estis edukita en Danzig kaj Leipzig kaj estis privata instruisto en Dresden, Leipzig kaj Danzig. En 1727 li iĝis membro de la Akademisches Gymnasium Danzig. Li verkis nombrajn artikolojn kaj librojn. Ekde 1739 li publikigis la Danziger Nachrichten nome ĉiusemajna gazeto kun la veterprognozo. La termino biologio estis de li enkondukita aŭ disvastigita. En la jaroj 1745 al 1767 li verkis Jus Culmense, nome kompleta Kulm leĝo (Kulmer Recht aŭ urba regularo) kaj kolekton de ĝis tiam nepublikigitaj Prusiaj dokumentoj.

Kun Georg Daniel Seyler, Gottfried Lengnich kaj David Braun li apartenis al la grupo de plej gravaj lokaj historiistoj de la 18a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michael Christoph Hanow: Philosophiae naturalis sive physicae dogmaticae: Geologia, biologia, phytologia generalis et dendrologia. 1766.
  • Carl von Prantl, Works of Hanov, Michael Christoph. en: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). volume 10, Duncker & Humblot, Leipzig 1879, page 524 f.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]