Saltu al enhavo

Michael Danzinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Danzinger
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1914 (1914-10-17)
en Vieno
Morto 20-an de aŭgusto 2007 (2007-08-20) (92-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pianisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Karl Michael Andreas DANZINGER (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1914 en Vieno, mortinta la 20-an de aŭgusto 2007 samloke) estis aŭstra pinanisto, distristo kaj komponisto.

Deveninte el muzikista familio el Boží Dar (ekz. lia avo ludis ĉe Vienaj Filharmonistoj), li studis filozofion, gimnastikon kaj la latinan lingvon en Vieno. Ĉe la konservatorio viena li studis violonon kaj memlernis pianludadon. [1] Ekis lia muzika kariero en Heidelberg kiam li distris klubeje usonajn militkaptitojn. Post 1945 li eklaboris ĉe RAVAG (praorganizo de ORF) kie li faris la elsendon Improvisationen am Klavier. En la elsendejo Funkhaus Wien li fondis ĵazbandeton. Post pluraj inspiraj jaroj pasigitaj ekstere de Aŭstrujo kun multaj koncertoj (Svisujo, Svedujo, Danujo, Germanujo) li ree aktivis por la aŭstria radio, ankaŭ en la nove konstruita ORF-studiaro.

Kun Ernst Hagen li elpensis en 1967 la televidan poroldulan distro-serion Seniorenclub, kies muzika direktoro kun surloka pianumdo li estis ĝis la lasta eldono en la 2000-a jaro. Fine de la 1960-aj jaroj li okazigis kun Hagen en la salonoj de Loyality-Club proksime de la urbodomo de Vieno. Ĉiusabate li tie (ankaŭ kun Robert Stolz) koncertludadis. De tie oni rekte dissendis la unuajn epizodojn de Seniorenclub. Sekvis gastado ĉe kafejo Ronacher antaŭ sendado disde la nova ORF-centro je Küniglberg.

Pro sia longa kaj fidela aktiveco li nomumiĝis honore ' Ṕrofessor kaj ricevis de la viena magstrato arĝentan honorsignon pro meritoj.[2] Danzinger ankaŭ komponis la la televidaĵa ekkonmelodio Holidays.

Li muzikis kun artistoj operaj kaj distrad-branĉaj kaj ludis en la kabaredprogramoj de Martin Flossmann. Kun Greta Keller, Liane Augustin kaj aliaj muzikistoj li faris 38 sondiskojn.

Tombo lia troviĝas sur la viena tombejo Ober-St.-Veiter Friedhof.

  1. Seniorenclub-Pianist Michael Danzinger 92-jährig gestorben. Mitbegründer und musikalischer Leiter der ORF-Sendung Seniorenclub – 38 Plattenaufnahmen mit Künstlern wie Greta Keller und Liane Augustin. APA-Defacto, Wien, 20.8.2007.
  2. "Ehrungen für kulturelle Verdienste. Karl Michael Danzinger und Hilli Reschl vom 'Seniorenclub' ausgezeichnet"[rompita ligilo] - gazetarservoj de la urbo de Vieno, 29.3.2001

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]