Saltu al enhavo

Michael Friedrich von Althann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Friedrich von Althann
Michael Friedrich von Althann
Michael Friedrich von Althann
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1682 (1682-07-20)
en Kłodzko
Morto 20-an de junio 1734 (1734-06-20) (51-jaraĝa)
en Vác
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Michael Wenzel Franz Althan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1718–)
diplomato
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo Michael Friedrich Althann [miĥael fridriĥ altan], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj literumado Althann Mihály Frigyes estis germana pastro, episkopo, kardinalo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis goldburgi kaj murstetteni, lia familia nomvarianto estis Althan.

Michael Friedrich von Althann[1][2] naskiĝis la  20-an de julio 1682 (nun 1682-07-20) en Glatz (Silezio, nuntempa Kłodzko en Pollando), li mortis la 20-an de junio 1734 en Vác (tiam en Hungara reĝlando, Habsburga imperio).

Blazono de Michael Friedrich von Althann
Memortabulo pri Michael Friedrich von Althann

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Michael Friedrich von Althann studis teologion kaj filozofion en Romo ĉe jezuitoj. Post la pastriĝo li estis kanoniko en Prago, Olomouc, Varsovio kaj Wrocław, ĉefpreposto en Alt-Bunzlau. Inter 1714-1718 li servis en Romo en tribunalo de la Roma Rota. Poste li estis episkopo de Vác, en 1719 kardinalo, samtempe diplomato de Habsburgoj en Romo, krome subreĝo de Napolo. En 1729 li revenis al Vác kaj daŭre li estis plu episkopo. Li fondis paroĥojn kaj reprenis la iamajn katolikajn kirkojn de la kalvinanoj.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Instructio brevis pro archidiaconis ruralibus ac parochis. (1719)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • strato kaj memortabulo en Vác

Referencoj

[redakti | redakti fonton]