Michael Healy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Healy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1839 (1839-09-22)
en Kantono Jones
Morto 30-an de aŭgusto 1904 (1904-08-30) (64-jaraĝa)
en San-Francisko
Mortokialo korinfarkto
Tombo Holy Cross Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de la Sankta Kruco
Familio
Frat(in)o Patrick Francis Healy
Okupo
Okupo militisto
vdr

Michael Augustine HEALY (naskiĝis la 22-an de septembro 1839 — mortis la 30-an de aŭgusto 1904 en Macon, Georgio, Usono) estis usona kapitano de la United States Revenue Cutter Service (antaŭulo de la usonaj bordogvardistoj, angle: United States Coast Guard).

Post la aĉeto de Alasko en 1867, Healy patrolis laŭ la 20 000 mejloj de la alaska bordo dum pli ol 20 jaroj, gajnante respekton saman de la indiĝenoj kaj de la maristoj. Post ekstermo de la balenoj kaj fokoj pro komerca kaptado, lia enkonduko de siberiaj boacoj helpis preventi malsaton inter la indiĝenaj alaskanoj.

Kromnomita "Hell Roaring Mike" (inferkrieganta Mikaelo), kapitano Michael Healy iĝis la unua afrik-usonano, kiu estris ŝipon de la usona registaro. Li estris inter aliaj la ŝipon Bear. En 1999 mendita ŝipo portas lian nomon: USCGC Healy.

Junaĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Michael Healy naskiĝis en 1839 ĉe Macon (Georgio), kvina el 10 idoj de irlanda landposedanto kaj ties kvazaŭ-edzino, afrik-usona sklavino.[1] Lia patro, Michael Morris Healy naskiĝis en 1795 kaj elmigris el Galway (Irlando) en 1818 por aĉeti grundon en la kantono Jones, je la alia flanko de la rivero Ocmulgee ĉe la bazarurbo Macon en Georgio. Li iĝis unu el la plej famaj kaj sukcesaj plantistoj kaj fine posedis 49 sklavojn.[2] Inter tiuj troviĝis knabino nomita Mary Eliza Smith (aŭ Clark), al kiu li kvazaŭ-edziĝis en 1829.[3] Mary Eliza Healy estis nomita kaj sklavo kaj iama sklavo kaj samtempe mulato kaj afrik-usonano. Pro la kutima praktiko en Usono, kiun oni poste nomis la "unu-gutan regulon", personoj kun eĉ malgranda parto de afrika heredaĵo estis konsiderataj nigraj aŭ afrikusonaj laŭ moderna terminologio.[4] Laŭ tiu kriterio kaj la patrino kaj ĉiuj Healy-idoj estis afrik-usonaj.

La kvazaŭ-edzeco de Michael kaj Mary Healy perfortis potencan tabuon de la 19-jarcenta Usono: edzeco inter personoj de malsamaj rasoj. Malgraŭ tio, la plej multaj de la gefiloj de la Healy-familio (krom unu, ĉiu supervivis ĝis plenkreskiĝo) menciinde sukcesis kiel plenkreskuloj.[3] Michael kaj du el liaj fratoj iĝis menciindaj unuaj afrik-usonanoj, kvankam la kariero de Michael estis tute malsama al tiuj de liaj gefratoj.

Tiama leĝo en Georgio malpermesis la edukadon de nigruloj, sklavoj aŭ ne. Tiaj kontraŭ-edukadaj leĝoj estis tre kutimaj en la sudaj ŝtatoj post la sklava ribelo gvidita de Nat Turner en 1831. Pro tio lia patro sendis ĉiun infanon kiel eble plej frue al norda ŝtato por sekvi lernejon. La plej aĝa filo, James, naskita en 1830, estis sendita al Flushing, Novjorko en 1837, kie li sekvis kvakeran lernejon. Poste li translokiĝis al alia kvakera lernejo en Burlington, Nov-Ĵerzejo. Iom post iom aliaj pli junaj fratoj sekvis lin tien. Tamen eĉ en la kvakeraj lernejoj estis problemoj por la knaboj, ĉar la fakto, ke ilia familio posedis sklavojn kreis konflikton al la principoj de kvakerismo.

Dum vojaĝo la patro renkontiĝis kun John Bernard Fitzpatrick, la katolika episkopo de Boston kaj eksciis pri la nova Holy Cross College en Worcester, Masaĉuseco. En 1844, James translokiĝis tien kun tri pli junaj fratoj (12, 10, kaj 8-jaraĝaj). Michael, tiam 6-jaraĝa, alvenis al Holy Cross en 1849.[2]

Ĉiuj kvar pli aĝaj fratoj diplomiĝis en Holy Cross. Hugh decidis komerci en Novjorko, sed li mortis 21-jara en akcidento. La tri aliaj pli aĝaj fratoj de Michael pastriĝis. James Augustine Healy pastriĝis en 1854 kiel unua afrik-usona pastro de la katolika eklezio. Poste li iĝis la unua afrik-usona katolika episkopo en Usono, kiam li estis nomumita dua episkopo de Portland en 1875.[5] Patrick Francis Healy iĝis jezuito kaj la unua afrik-usona doktoro de filozofio, li estis nomumita estro ĉe la universitato de Georgetown en 1866. 39-jara, en 1874 li iĝis prezidanto de la tiam plej granda katolika lernejo en Usono. Ankaŭ Alexander Sherwood Healy pastriĝis kaj doktoriĝis.[3] Li iĝis spertulo pri teologia leĝo kaj iĝis direktoro de la seminario en Troy, Novjorko kaj rektoro de la katedralo de Boston. Sherwood uzis sian muzikan talenton por krei ĥoron, Boston Choral Union, kiu helpis kolekti monon por nova katedralo.[6] Lia kariero subite ĉesis pro morto en lia 39-a jaro.[7][2]

Ĉiuj tri fratinoj de Michael sekvis paroĥajn lernejojn en Kanado kaj poste ĉiu iĝis monaĥino. Iom poste Martha, la plej aĝa, forlasis la monaĥejon por edziniĝi. Josephine membriĝis ĉe la Religious Hospitallers of Saint Joseph, kaj Eliza ĉe la Congregation of Notre Dame en Montrealo, kie ŝi poste iĝis estrino.[1][7][8]

Michael ŝajne preferis pli aventuran vivon ol siaj fratoj. Antaŭ ol li estis 12-jara ambaŭ gepatroj jam mortis. Lia plej maljuna frato iĝis anstataŭa patro. Tamen, krom grandegaj klopodoj, li ne eblis konvinki Michael sekvi similan vojon. Malfeliĉa kaj ribelema en Holy Cross, li estis sendita 15-jara al seminario en Francujo. Tamen li eskapis de la lernejo la sekvan jaron. [2]

Kariero[redakti | redakti fonton]

En Anglujo li enroliĝis borde de la ŝipo Jumna, usona orient-hinda velŝipo kiel kabina knabo en 1854. Tamen li rapide iĝis sperta maristo. Iom poste li atingis la rangon de oficisto de komerca ŝipo.[1]

En 1864, Michael Healy reiris hejmen al sia familio en Boston. Li postulis kiel membro de la US Revenue Cutter Service kaj estis akceptita kiel tria leŭtenanto, lia enoficigletero subskribita de la prezidanto Abraham Lincoln.[1][9]

En 1865 Michael edziĝis al Mary Jane Roach, filino de irlandaj enmigrintoj. Mary Healy estis konata kiel subtena edzino, kiu vojaĝis kun sia edzo. Malgraŭ 18 gravediĝoj, ŝi naskis nur unu filon, kiu supervivis, Frederick, en 1870.[2]

La aĉeto de Alasko okazis sub la administracio de prezidanto Andrew Johnson, en 1867. La grandega teritorio kun 20.000 mejloj da marbordo estis komence nomita la "frenezaĵo de Seward", laŭ la nomo de la ŝtatsekretario, kiu zorgis pri la aĉeto. [10]

Leŭtenanto Healy unue vojaĝis al Alaska maro en 1868 sur la ŝipo USRC Rush. Li atingis la rangon de kapitano en 1880. En 1882 li ricevis la estrecon super la ŝipo USRC Thomas Corwin kaj jam tre bone konis la beringan maron kaj Alaskon. Liaj respondecoj inkluzivis supervizon de alkohola komerco, protektado de fokoj kaj balenoj, liverado de nutraĵoj, necesaĵoj, leteroj kaj kuraciloj al foraj vilaĝoj, rekonduko de fuĝintoj al komercaj ŝipoj, kolektado de veterdatumoj, medicina helpo, esplorado, subteno kaj zorgado pri federaciaj leĝoj. [9]

Dum la lastaj du jardekoj de la 19-a jarcento Kapitano Healy estis la ĉefa reprezentanto de la federacia registaro en la vasta teritorio.[1] Dum liaj dudek jaroj da servo inter Sanfrancisko kaj Point Barrow, li agadis kiel: juĝisto, doktoro kaj policisto al alaskaj indiĝenoj, komercistoj, maristoj kaj balenĉasistoj. [11] La nordamerikaj indiĝenoj de tiuj vastaj regionoj konatiĝis kun tiu ŝipestro kaj respektis lin. Lian ŝipon ili nomis "Healy's Fire Canoe" (la fajrokanuo de Healy).[11]

Healy kaj liaj posteuloj klopodis protekti la naturajn fontojn de tiu regiono, subpremi kontraŭleĝan komercon, liveri la plej forajn setlejojn kaj alporti helpon. Jam en la unuaj tagoj de arktaj operacioj, scienco estis grava parto de la misio. Partoprenante ambician sciencan programon, la naturisto John Muir ofte vojaĝis kun Healy en la 1880-aj jaroj.

Dum vizitoj al Siberio, trans la Beringa Maro, Healy rimarkis, ke la Ĉukĉoj aldomigis boacojn kaj uzis ilin por nutraĵo, vojaĝo kaj vestado.[2] Pro la malpliiĝo de fokoj kaj balenoj pro komerca kaptado, Healy kaj Sheldon Jackson, presbitera misiisto kaj politikisto, helpis enkonduki boacojn el Siberio en Alaskon por alporti nutraĵon, vestaĵon kaj aliajn necesaĵojn al la indiĝenoj. Tiu agado estis menciita en la gazeto New York Sun en 1894.[2] La aparta kompato de kapitano Healy por la indiĝena popolo montriĝis en multaj faktoj kaj lia frapfrazo: Neniam promesu al indiĝeno ion, kion vi ne intencas teni ekzakte."[11]

Kapitano Healy emeritiĝis en 1904, 64-jara.[1] Li mortis la 30-an de aŭgusto 1904 en Sanfrancisko pro koratako.[12]

Li estis entombigita en Colma, Kalifornio.[11]

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapitano Michael Healy estis la unua afrikusonano, kiu estris ŝipon de la usona registaro. Mendita en 1999 la esplor-glacirompilo USCGC Healy honore ricevis lian nomon.[13]
  • Healy inspiris Jack London verki la libron The Sea-Wolf (la marlupo). La ŝipo, kiu venis por helpi je la fino de la rakonto estas lia ŝipo, la USRC Bear.
  • La ejo, kie situis la plantejo Healy, en Jones County, Georgio, nun nomiĝas Healy Point kaj inkluzivas la Healy Point Country Club.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Passing for White: Race, Religion, and the Healy Family, 1820-1920, By James M. O'Toole, Published by University of Massachusetts Press, 2003, ISBN 1558494170
  • Passing for Who You Really Are, by A.D. Powell, published by Palm Coast, 2005, ISBN 0-939479-22-2
  • Alaska and the U.S. Revenue Cutter Service: 1867-1915, By Truman R. Strobridge, Dennis L. Noble, Published by Naval Institute Press, 1999, ISBN 1557508453

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Captain Michael A. Healy, USRCS | Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-05-02. Alirita 2009-09-30.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Passing free BCM - Summer 2003 Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 3,2 angle Look away, dixie lan.(The Irish in the South 1815 - 1877)(Book Review) (Forrigardu, dixie lan. (La irlandanoj en la Sudŝtatoj 1815-1877) (Librorecenzo))
  4. Interracial Voice - Guest Editorial
  5. James Augustine Healy, Priest born - African American Registry (angle). African American Registry. Arkivita el la originalo je 2023-06-06. Alirita 2024-03-25. “Tue, 04.06.1830 — On this date, in 1830, James A. Healy was born. He was a Black priest and the first Black bishop in America”.
  6. The Bishops From Georgia, arkivita kopio (angle). Arkivita el la originalo je 2004-11-06. Alirita 2009-09-30.
  7. 7,0 7,1 angle Booker T. Washington | American Catholic History Classroom
  8. Eliza [Sister Mary Magdalen] Healy (1846-1918)
  9. 9,0 9,1 The Coast Guard Expands, 1865-1915, Irving H. King, Naval Institute Press, 1996, p. 39, ISBN 1-55750-458-X
  10. Have you been to the "polar bear garden"? The loc.gov Wise Guide
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-24. Alirita 2009-09-30.
  12. Revenue Captain Micheal A. Healy, USRCS (angle). U.S. Department of Homeland Security. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2024-03-26. “When I am in charge of a vessel, I always command; nobody commands but me. I take all the responsibility, all the risks, all the hardships that my office would call upon me to take. I do not steer by any man’s compass but my own.”.
  13. U.S. Coast Guard Cutter Healy, scientists deploy ice stations > United States Coast Guard News > Press Releases (angle). United States Coast Guard (2023-08-14). Arkivita el la originalo je 2023-09-24. Alirita 2024-03-27. “Komisiita en 1999, la Healy estas unu el du aktivaj polusaj glacirompiloj kaj estas la plej granda kaj plej teknologie progresinta glacirompilo en la Marborda Gardisto.”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]