Michael Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Michael Müller (2017)

Michael Müller (naskiĝinta la 9-an de decembro 1964 en Okcidenta Berlino) estas  germana politikisto (SPD) kaj ekde la 11-a de Decembro 2014 ĉefurbestro (laŭvorte "reganta urbestro") de Berlino. Müller estis de 2004 ĝis 2012 estro de la SPD-landa asocio Berlino kaj de 2011 ĝis 2014 urbestro kaj senatano por urba evoluo kaj medio. Antaŭe li estis SPD-frakcia estro en la ĉambro de deputitoj de Berlino.