Michael Maier
| Michael Maier (1568-1622) | ||
|---|---|---|
"La Fuĝo de Atalanta", verko de Michel Maier, publikigita en 1618 kaj ilustrita de Matthäus Merian. | ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 1568 en Rendsburg, Germanio | |
| Morto | 1622 en Magdeburgo, Germanio | |
| Lingvoj | latina vd | |
| Ŝtataneco | Germanio | |
| Alma mater |
| |
| Profesio | ||
| Okupo | kuracisto mistikulo filozofo persona kuracisto alkemiisto komponisto mitografiisto rozkrucismo | |
| Laborkampo | medicino • alkemio vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Symbola auræ mensæ duodecim nationum vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Michael MAIER estis germana kuracisto, filozofo, novlatina poeto, publikigisto kaj alkemiisto. En 1608 li iĝis konsilisto kaj kuracisto de la Sankta Romia Imperiestro Rudolfo la 2-a.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ĝis antaŭ nelonge, malmultaj informoj estis haveblaj pri la vivo de Mikaelo Majer, precipe pri la frua parto de lia vivo, ĝis li fariĝis publika figuro kiel kuracisto de la imperiestro Rudolfo la 2-a, en 1609. Ia speco de vivresumo estis ĝisdatigita en 1989. Ĉi tiu teksto aperas ĉe la komenco de la verko, "De Medicina Regia et vere heroica, Coelidonia", publikigita en limigita nombro da ekzempleroj en Prago en julio 1609.[1]
Li verŝajne naskiĝis en la somero de 1569, en familio origine el Kiel, tiam en la Duklando Holstein. Lia patro, Peter Maier (mortis en 1582), estis lerta metiisto de perlobrodaĵo kaj servis sub Heinrich Rantzau (1526–1598), guberniestro de Holstein kaj Ŝlesvigo por reĝo Frederiko la 2-a de Danio. Mikaelo Majer ricevis humanisman edukadon kiel infano, dum kiu li rimarkinde disvolvis la verkadon de la latina poezio. Inter 1587 ĝis 1591, li studis fizikon, matematikon, logikon, astronomion kaj medicinon ĉe la Universitato de Rostock. Li revenis hejmen en 1591 sen diplomiĝo, eble pro manko de financoj. Li poste verkis du longajn poemojn en la latina lingvo laŭdantajn la familion Rantzau, kiu estis la patronoj de lia patro.
En 1592, li daŭrigis siajn medicinajn studojn ĉe la Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe la Odro, akirante sian licencon en 1592, samtempe daŭre verkante poemojn sub la pseŭdonimo Hermes Malavici. Li komencis praktiki kiel asistanto de Matthias Carnarius (1562–1620), kuracisto de la Duko Johano Adolfo de Holstein-Gottorp.

Li studis filozofion kaj medicinon en Rostock (1587), Frankfurto ĉe la Odro (1592), kaj Padovo. Li ricevis sian medicinan doktorecon en 1596 en Bazelo, kaj li revenis al Rostock por praktiki. Li ankaŭ praktikis nelonge ĉirkaŭ 1601 en Königsberg kaj Danzig. Ĉirkaŭ tiu epoko, li komencis interesiĝi pri alĥemio. En 1608, li iris al Prago, kaj en 1609, li fariĝis kuracisto kaj imperia konsilisto de Rudolfo la 2-a, pro la pasio de la imperiestro pri alĥemio kaj okultismo.
En 1611, li faris vojaĝon al Amsterdamo, pri kiu oni scias malmulte. En la sama jaro, Rudolfo, malsana, abdikis kaj mortis la sekvan jaron.
Inter 1612 kaj 1616, Majer vojaĝis al Anglio kaj al la kortego de Jakobo la 1-a. Tie, li renkontis Robert Fludd. Ĉirkaŭ 1614, li publikigis Arcana arcanissima. Li ankaŭ servis aliajn germanajn princojn, precipe la Princon de Nassau, grandan patronon de la alĥemio. En 1617, li publikigis en Oppenheim, eldonita de Jean-Théodore de Bry, "Atalanta fugiens", libro pri alkemiaj emblemoj; krom gravuraĵoj kaj poemoj, ĝi enhavas kvindek muzikpecojn.
Du paĝoj el la angla eldono de "Themis Aurea": La Leĝoj de la Frataro de la Rozkruca Kruco (Londono, 1656) Luterano, Mikaelo Majer estis unu el la ĉefaj komentistoj pri la rozkrucaj manifestoj, publikigitaj en Germanio inter 1614 ĝis 1616. En "Silentium post clamores" (1617), li defendis la misteran frataron kontraŭ kalumniantoj kaj atribuis al ĝi egiptan originon; en 1618, li publikigis "Themis aurea" en Frankfurto.
En 1619, li fariĝis kuracisto de Landgrafo Maŭrico de Hesio-Kaselo. En 1620, li foriris por praktiki medicinon en Magdeburgo, kie li mortis en 1622, lasante post si multajn neeldonitajn verkojn.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- De Epilepsia 1596
- De circulo physico, 1616
- Serioza ludo en kiu Hermeso aŭ Merkuro estas farita Reĝo de ĉiuj mondaj aferoj ekzistantaj sub la homo..., 1616
- Symbola aureae mensae duodecim nationum, 1617
- Silentium Post Clamores, Hoc Est, Tractatus Apologeticus, 1617
- Jocvs Severvs hoc est, tribvnal aequum qvo noctva regina avivm..., 1617
- Symbola Avreæ Mensæ Dvodecim Nationvm, 1617
- Ekzameno pri la falsaĵoj de pseŭdo-kemiistoj, malkovritaj kaj koncize refutitaj por la bono de amantoj de la vero., 1617
- Atalanta fugiens; hoc est, Emblemata nova de secretis naturae chymica, 1618
- De montibus planetarum septem seu metallorum, 1618
- Viatorium, 1618
- Pri la leĝoj de la frateco, 1618
- Luscinia spiritualis, 1618
- Tripus aureus, hoc est, tres tractatus chymici selectissimi, 1618
- Tractatus de volucri arborea, 1619
- Septimana philosophica, 1620
- Civitas corporis humani a Tyranide arthritica vindicata, 1621
- Silentivm post clamores, 1624
- Themis aurea, 1624
- Michaelis Majeri Viatorium, hoc est, de montibus planetarum septem seu metallorum..., 1651
- Musaeum Hermeticum Reformatum Et Amplificatum, 1677
- Secretioris naturae secretorum scrutinium chymicum, 1687
- Chymisches Cabinet derer grossen Geheimnussen der Natur, 1708
- Secretioris Naturae Secretorum Scrutinium Chymicum, 1708
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Konradus Pegelius (1487-1567) germana teologo, profesoro pri pedagogio kaj Rektoro de la Universitato de Rostock
- Georg Meier (1533-1606) germana kuracisto
- Tycho Brahe (1546-1601) dana astronomo
- Magnus Pegelius (1547-1619) germana kuracisto, matematikisto kaj universitata profesoro
- Francis Anthony (1550-1623) brita alkemiisto
- Rudolfo la 2-a (1552-1612)
- Rodericus a Castro (1560-1638)
- Kasparus Bauhinus (1560-1624)
- Heinrich Khunrath (1560-16050) germana kuracisto
- Johann Grasse (1560-1618) germana alkemiisto
- Matthias Carnarius (1562–1620) germana kuracisto
- Petrus Bertius (1565-1629) flandra filozofo, teologo, historiisto kaj geografo
- Jakobo la 1-a (1566-1625)
- Petrus Holtzemius (1570-1651) germana kuracisto
- Wolfgang Ratke (1571-1635) germana metodikisto kaj pedagogo.
- Landgrafo Maŭrico de Hesio-Kaselo (1572-1632)
- Robert Fludd (1574-1637) brita kuracisto
- Matthäus Merian (1593-1650) svisa-germana grafikisto kaj eldonisto
- Henry Frederick Stuart, Princo e Kimrio (1594-1612)
- Elizabeto Stuart (1596-1662)
- Frederiko la 5-a (1596-1632)
- Isaac Newton (1643-1727)
- Karl Richard Lepsius (1810-1884) germana egiptologo

