Saltu al enhavo

Michael Moorcock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Moorcock
Persona informo
Michael John Moorcock
Naskonomo Michael John Moorcock
Naskiĝo 18-an de decembro 1939 (1939-12-18) (85-jaraĝa)
en Londono
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Bill Barclay • William Ewert Barclay • Michael Barrington • Edward P. Bradbury • James Colvin • Warwick Colvin, Jr. • Philip James • Desmond Reid vd
Okupo romanisto
kantoverkisto
redaktisto
verkisto
sciencfikcia verkisto
scenaristo
muzikisto
kantotekstisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo fantasta literaturo, sciencfikcio, bildliteraturo kaj sciencfikcia literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Anglio vd
Aktiva dum 1957– vd
Verkado
Verkoj New Worlds ❦
Pyat Quartet ❦
Mother London vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael John MOORCOCK (naskita la 18-an de decembro 1939 en Mitcham, Surrey, Anglio) estas brita sciencfikcia kaj fantazia verkisto, unu el la pioniroj en la ĝenroj de fantazio kaj sciencfikcio. Li estas ankaŭ konata kiel la redaktoro de la sciencfikcia revuo New Worlds (de 1964 ĝis 1971 kaj sporade en la jaroj ĝis 1996) kaj pro sia longdaŭra kunlaboro kun la kosmoroka bando Hawkwind ("Silver Machine") en la 1970-aj jaroj.

Li estas plej konata pro siaj romanoj pri la rolulo Elric de Melniboné, kiu estis influega sur la kampo de fantazio en la 1960aj jaroj kaj 1970aj jaroj.[1][2]

Liaj skribaĵoj ofte traktas la homan mondkoncepton (en la plej larĝa senco), la kompleksecon de la vivo, la signifon de ekzisto, kaj defiigo/mokadon de sociaj konvencioj. En 2008, li estis la 25-a aŭtoro kiu gajnis la Grand Master Award (ekde 2002 la Damon Knight Award), vivatinga premio, donitan ekde 1975 al unu sciencfikcia verkisto, unufoje jare aŭ dufoje, kune kun la ceremonio de la Premio Nebulozo .

La literaturaj rolmodeloj de Moorcock estis James Branch Cabell, Mervyn Peake, Franz Kafka, Thomas Mann, Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen kaj Edgar Rice Burroughs, kiuj inspiris lin verki siajn novelojn, precipe en juna aĝo.

La verko de Moorcock plejparte okazas en la tiel nomata multuniverso, t.e., en sennombraj paralelaj mondoj. Tempaj kaj spacaj ligoj ekzistas inter ĉi tiuj mondoj: En multaj el la rakontoj de Moorcock, ekzistas lukto inter ordo kaj ĥaoso, kiun devas teni ekvilibra la figuro de la Eterna Heroo (Corum, Elric, Dorian Hawkmoon, Jerry Cornelius).

Moorcock enkorpigas la konceptojn de pluraj mondoj, la senfineco de enkarniĝoj, kaj la reveno de Sorto en siajn librojn. Ĉiuj herooj de Moorcock — Corum, Hawkmoon, Erikese, Elric  — estas malsamaj enkarniĝoj de la sama Eterna Militisto.

Ĉiu el la herooj de Moorcock havas amanton kaj lojalan amikon, batalas per speciala armilo destinita nur por li (enkorpigo de la Eterna Glavo de la Eterna Militisto), kaj posedas iun fizikan karakterizaĵon, kiu distingas lin de aliaj kaj donas al li senton de pereo. La Eterna Militisto ne ĉiam estas homa. Princo Corum, ekzemple, estas la lasta reprezentanto de la ekstermita antikva raso Vadhag kaj tial havas okulojn kun flavaj pupiloj kaj hele ruĝaj irisoj; Princo Elric (ankaŭ la lasta el la Melniboneanoj) estas albino, kaj tiel plu.

Alia temo, kiun Moorcock traktas en la serio, estas libera volo. La vidpunkto de Moorcock estas pesimisma - la homo ne havas liberan volon, sed ĝuste neceso pelas lin al ago. La vivo de la heroo ne estas lia propra, sed estas dediĉita al savado de sia mondo de la malekvilibro inter ĥaoso kaj ordo, kaj por tiu celo li oferas sian amaton kaj kelkfoje sian vivon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Michael Moorcock (en-US). The Nebula Awards. Science Fiction and Fantasy Writers of America. Arkivita el la originalo je 2 April 2008. Alirita 2021-06-28 .
  2. Lacey, Hester, "The Inventory: Michael Moorcock", Financial Times, 2016-07-22.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]