Michael Neander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Neander
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1525 (1525-01-01)
en Żarów
Morto 26-an de aprilo 1595 (1595-04-26) (70-jaraĝa)
en Ilfeld
Lingvoj latina
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo pedagogo • filologo
vdr

Michael NEANDER, latine ankaŭ: Michael Neander Soraviensis (vere Michael Neumann; naskiĝinta en 1525 en Żary, mortinta la 26-an de aprilo 1595 en Ilfeld), estis germana pedagogo, teologo kaj lernejestro de la mohaĥeja lernejo de Ilfeld. Edzino lia estis Anna Winkler el Nordhausen[1][2] kun kiu li havis du filojn kaj du filinojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de komercisto li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo kaj trejniĝis en Złotoryja ĉe Valentin Trotzendorf. Poste li studis ekde marto 1544 en Wittenberg. Liaj instruistoj estis Marteno Lutero kaj Filipo Melanktono mem. Pro rekomendo melanktona li akceptits kiel tria profesoro ĉe la Urba lernejo de Nordhausen kie li poste vicrektoris. Pro daŭrigitaj studoj kaj kreskanta klereco li gajnis multon renomon. Teologie rimarkeblas influoj de Lutero kaj de Johannes Tauler.

La 30-an de junio 1550 li ekdeĵoris en Ilfeld. Grava disĉiplo de li tie estis ekz. Lorenz Rhodomann. En 1554 li magistriĝis en Wittenberg kaj en 1562 li edzinigis Anna Winkler el Nordhausen. Per fruktodonega agado en relative malgranda lernejo li rapide famigis tiun ĉi institucion kaj evoluigis koncepton por kontinua instruado de lernantoj inter 6 ĝis 18 jaraĝaj. Por li esence estis bonega lernigo de la lingvoj latina kaj 16-jaraĝuloj ĝuis lernon de la hebrea lingvo kio tiam ne oftis. La du lastajn jarojn oni okupiĝu pri dialektiko, retoriko, etiko, fiziko, historio kaj geografio. Dum la tuta tempo de 12 jaroj ofertis instruado religia memkompreneble. Pedagogiaj celoj de Neander estis igi klerajn kaj piajn homojn laŭ ortodoksa protestantismo.

Por ekspliki siajn konceptojn li ankaŭ publikigis lernolibrojn kaj manlibrojn, ekz. Michael Neanders Bedenken an einen guten Herrn und Freund, wie ein Knabe zu leiten und zu unterweisen. Alvenis lernantoj el tuta Eŭropo, kvankam la plejmulto originis el Nordhausen kaj la Grafujo Stollberg (senjorioj de Wernigerode). Inter la disĉiploj de Neander estis ankaŭ la fama botanikisto Johann Thal kiu verkis la unuan specialverkon pri flaŭro, kun la titolo Sylva Hercynia.

La lastajn kvin jarojn helpis vicestre lia iama lernanto Johannes Cajus; li antaŭe estis estinta rektoro en Ilsenburg. Entombigitis Neander en la monaĥeja kirko kiun oni malkonstruis en la 19-a jarcento.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1985 memorigas onin pri la mira agado de Neander monumento kiun kreis Eckhard Maler el Mihla kaj starigis en la korto de la iama gimnazio.[3] Tiujare estis la 600-a datreveno de la memstareco de Ilfeld; komisiis tion la organizo Vereinigte Kirchen-Klosterkammer Erfurt.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Graecae linguae tabulae. Oporin, Basel 1558. (interrete)
  • Aristologia Pindarica Graecolatina. Lucius, Basel 1556. (interrete)
  • Anthologicum graecolatinum, hoc est, insigniores flores seu sententiae, decerptae ex Hesiodo, Theognide, Pythagora, Phocylide (etc.). Oporin, Basel 1556. (interrete)
  • Gnomologia graecolatina, hoc est… Sententiae … ex magna anthologia Joannis Stobaei excerptae… Accessit praeterea Όνειρος η Aλєĸτρύων id est Somnium vel gallus, dialogus Luciani… graece et latine. Basel 1557. (interrete)
  • Graecae linguae erotemata. Oporin, Basel 1556. (interrete)
  • Opus aureum et scholasticum, in quo continentur Pythagorae carmina aurea, Phocylidis, Theognidis & aliorum poemata …. Steinmann, Leipzig 1577. (interrete)
  • Compendium. Rerum physicarum, conscriptum, in gratiam et usum studiosae inventutis. Gronenberg, Wittenberg 1587. (interrete)
  • Chronicon sive Synopsis historiarum, quae res gestas praecipuarum in orbe gentium a rebus humanis conditis […] continet. Lamberg, Leipzig 1590. (interrete)
  • Orbis terrae partium succincta explicatio seu simplex enumeratio distributa in singularum partium regiones. Leipzig 1586. (interrete)
  • Theologia Christiana, s. scripturae, patrum Graecorum et Latinorum ...: et tandem Theandri Lutheri dictis et testimoniis illustrata et exposita. Apel, Leipzig 1595. (interrete)
  • Geistlicher Menschen-Spiegel. Das ist: Von dem Menschen vor und nach dem Fall, nach der Auferstehung, und deßelben Seligkeit… Hin und wieder verbessert und mit des Autoris Lebens-Lauff (v. Val. Mylius), auch einer Vorrede von neuen heraus gegeben von Erdmann Neumeister, Sorau: Hebold, 1737.
  • Rudolf Bouterwek (Hrsg.): Michael Neander’s Bericht vom Kloster Ilfeld. Ein Beitrag zur Geschichte des 16. Jahrhunderts. Kirchner, Nordhausen 1873 (interrete; PDF)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Neander Geschichtsportal Nordhausen
  2. Johann Georg Heinzmann: Litterarische Chronik. Bern 1785. p. 223
  3. komunuma kroniko

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Havemann: Mittheilungen aus dem Leben von Michael Neander: ein Beitrag zur Reformations- und Sittengeschichte des XVI. Jahrhunderts. Vandenhoeck & Ruprecht, 1841. (interrete)
  • Hermann Heineck: Michael Neander als Schriftsteller (1525–1595). Ĉe: Das tausendjährige Nordhausen in Geschichte und Sage in Roman und Dichtung (=Pflüger. Thüringer Heimatblätter, 5/1927), (interrete)
  • Gottfried Uhlig: Michael Neander und die Klosterschule in Ilfeld. Ĉe: Der Harz. Eine Landschaft stellt sich vor. Kajero 17/18, Harzmuseum Wernigerode, 1987.
  • Art. „Neander, Michael (Pädagoge)“ fare de Gustav Baur ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 23 (1886), p. 341–345 (tie ĉi interrete)
  • Werner Raupp: Art. Neander, Michael (eigentlich M. Neumann). Ĉe: Lexikon der Reformationszeit, redaktis Klaus Ganzer kaj Bruno Steimer, Herder, Freiburg/Basel/Wien 2002, ISBN 3-451-22019-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]