Michael Peters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Michael PETERS (naskiĝis la 18-an de marto 1948, mortis la 25-an de marto 2010 en Berlino, Germanio) estis germana grafikisto kaj esperantisto.

Peters estis aktiva membro de Esperanto-Ligo Berlin (ELB) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Li kreis varb- kaj inform-materialojn de ELB kaj GEJ, multnombre disdonitaj. En aranĝoj li instigis plenkreskulojn kaj infanojn al kreiva agado, ekzemple dum SEFT[1] kaj dum Zamenhoffesto en Pocdamo en 1996.[2] Por la jubileo 90 jaroj Esperanto en Berlino, festita de ELB en 1993, li kreis la emblemon.[3]

Peters grafike konsilis Torsten Bendias dum kreado de la libro pri Esperanto-Junularo de GDR.[4]

La litova eksedzino de Peters nomiĝas Nomeda, ilia filo Kai.

Michael Peters mortis subite pro koratako. Lia enterigo okazis la 15-an de majo 2010 en la Arbaro de Paco en Fürstenwalde.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ni funebras. En: Verda Informilo. 8/2010

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ni funebras. En: Verda Informilo. 8/2010
  2. Fritz Wollenberg (Red.). Esperanto – Lingvo kaj Kulturo Berlino: Jubilea Libro 1903 – 2003; Enrigardo, Rerigardo, Antaŭrigardo = Esperanto - Sprache und Kultur in Berlin. Esperanto-Ligo Berlino r.A. (Eld.), Mondial, Novjorko - Berlino: 2006, 367 p. (en la germana kaj Esperanto) – ISBN 1-59569-043-3, p. 171–172.
  3. Fritz Wollenberg: El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. Unua Parto 1903-1918, Esperanto-Liga Berlin, Berlin 1993. La emblemo de la jubileo, kreita de Michael Peters, troviĝas sur la titolpaĝo.
  4. Torsten Bendias: Die Esperanto-Jugend in der DDR. Zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. (Studien zur DDR-Gesellschaft. Eld. de Dieter Voigt kaj Sabine Gries, vol 14), LIT Verlag Dr. W. Hopf, Berlin 2011, p. 13.