Michael Sheen
| Michael Sheen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Michael Sheen | |||||
| Naskonomo | Michael Christopher Sheen | ||||
| Naskiĝo | 5-an de februaro 1969 (57-jaraĝa) en Newport, Kimrio | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Los-Anĝeleso • Baglan vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto - aktorado (1988–1991) Neath Port Talbot College (en) Glan Afan Comprehensive School (en) Bristol Old Vic Theatre School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Caroline Sheen | ||||
| Amkunulo | Kate Beckinsale (1995–2003) Rachel McAdams (2010–2013) Sarah Silverman (mul) | ||||
| Infanoj | Lily Mo Sheen (mul) ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | voĉaktoro • filmproduktoro • televida produktoro • filmreĝisoro • televida reĝisoro • videoludaktoro • filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro • filma scenaristo | ||||
| Aktiva dum | 1993– vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael Christopher SHEEN /ˈmaɪkəl ˈkrɪstəfər ʃiːn/ (naskita la 5-an de februaro 1969 en Newport) estas kimra teatra, filma kaj televida aktoro. [1]
Li laboris ĉefe sur scenejo dum la 1990-aj jaroj, kaj kvankam li faris fojajn aperojn sur scenejo, li estis ĉefe vidita en filmo kaj televido ekde 2003.
Li faris sian profesian debuton kontraŭ Vanessa Redgrave en When She Danced ĉe la Globe Theatre en 1991.
Sheen famiĝis pro siaj roloj kiel eminentaj politikaj kaj publikaj figuroj: Tony Blair en The Deal, The Queen kaj The Special Relationship, David Frost en Frost/Nixon, kaj Brian Clough en The Damned United. En 2004, li ludis la rolon de Thorne Jamison, rokmuzikisto el la bando The Needles, en la filmo Laws of Attraction. En 2009, li ludis la rolon de la vampiro Aro el la Volturi- klano en la filmo The Twilight Saga "New Moon " kaj la rolon de la islama teroristo Yusuf Atta Muhammad en la drama suspensfilmo " Unthinkable ".
Li ludis la rolon de advokato "Roland Blum" en la tria sezono de la usona televida dramserio The Good Fight.
Kvarfoja kandidato por la Brita Teatra Premio Laurence Olivier, kandidato por la BAFTA, Golden Globe kaj Emmy -premio. [2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Marshall, Kingsley (16 February 2011). "Why Great Lives Make Great Movies". Little White Lies. Archived from the original on 28 September 2013. Retrieved 5 March 2013.
- ↑ Knapman, Joshua, "One of Wales' biggest hospitals will stage a major theatre drama to celebrate the NHS", Wales Online, 18 July 2018.
- ↑ "Michael Sheen's Port Talbot Passion play 'crucifixion'", BBC News, 24 April 2011. (en-GB)

