Wilhelm Velten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Michael VELTEN)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Wilhelm Velten (naskiĝis la 18-an de januaro 1841 en Elberfeld, mortis la 19-an de julio 1928 en Dresden-Laubegast) estis germana esperantisto kaj rektoro de mezlernejo en Essen. Li esperantististiĝis antaŭ la kvara Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno kaj vigle laboris. Inter alie li aŭtoris la librojn „Elementa lernolibro de Esperanto“; „Kompleta gramatiko“; „Tabelvortoj de Zamenhof“; „Leksikono de germanaj parolturnoj“ kaj en 1911 publikiĝis tradukojn de verkaĵoj de Molière.

Velten estis membro de la Lingva Komitato kaj komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe la Saksa Esperanto-Instituto en Dresdeno.

La Enciklopedio de Esperanto menciis lin per biografia ĉapitro, sed pro tajperaro misnomis lin "Michael Velten", kio estas simple malĝusta persona nomo.

Verkaĵoj germanlingvaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1908: Lexikon deutscher Redensarten. Dresden 1908.
  • 1908: Dr. Zamenhof’s Tabelle der Formwörter (525 Mustersätze in Esperanto und Deutsch). Dresden: F. Emil Boden, 1908. 2a eld. 1913.
  • 1910: Ausführliche Grammatik der Esperanto-Sprache.
  • 1912: Elementar-Lehrbuch der Esperanto-Sprache. 3a eld. 1922.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]