Michael Wolgemut
Michael Wolgemut | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1434 en Nurenbergo |
Morto | 30-an de novembro 1519 (85-jaraĝa) en Nurenbergo |
Tombo | Nurenbergo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Valentin Wolgemut (en) |
Parencoj | Wilhelm Pleydenwurff (en) (duonfilo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo gravuristo grafikartisto gravuristo tipografo ksilografiisto |
Michael WOLGEMUT (iam literumita Wohlgemuth; 1434 – 30a de novembro 1519) estis germana pentristo kaj presisto, kiu regis atelieron en Nurenbergo. Li estis plej bone konata kiel instruisto de la juna Albrecht Dürer.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La gravo de Wolgemut kiel artisto kuŝas ne nur sur siaj propraj individuaj verkoj, sed ankaŭ sur la fakto ke li estis estris grandan atelieron, en kiuj multaj diversaj branĉoj de fajnaj artoj estis plenumitaj de granda nombro de helpolernantoj, kiel Albrecht Dürer, kiu finkompletigis metilernadon kun li en 1486-9. En lia ateliero oni realigis grandajn altar-pecojn kaj aliajn religitemajn pentraĵojn, kaj ankaŭ prilaboritajn lignoĉizitajn pentritajn retablojn, konsistantajn el homamasaj temoj altreliefaj, riĉe ornamitaj per oro kaj koloro.
Wolgemut estis ĉefo inter la artistoj kiuj revivigis la normojn de la tiama germana lignoĉizado. La produktado de lignoĉizado estis granda parto de la verkaro de la ateliero, kies blokoj estis tranĉitaj laŭ desegnoj de Wolgemut. Ili estis faritaj ĉefe por havigi al multaj publikigistoj en Nurenbergo librajn ilustraĵojn, el kiuj la plej altiraj estis venditaj aparte. La lignogravuraĵoj de Wolgemut sekvis la antaŭenirojn en gravurado, priskribante volumon kaj ombrigante je multe pli granda etendo ol antaŭe. Multaj estas rimarkindaj pro sia viglo kiaj inteligenta adapto al la specialaj necesoj de la tekniko de lignogravurado. Tamen, ili estis tre ofte man-kolorigitaj antaŭ aŭ malantaŭ vendo.
La pentraĵoj de Wolgemut montras flandran influon, kaj eble li veturis tra Flandrio (nuntempa Belgio kaj ĉirkaŭaj areoj).
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Levinus Memminger
-
Kristo krucigita
-
Altaro Peringsdörffer, Anunciacio kaj Betlehema sceno
-
La Virgulino kaj la infano kun donantoj
-
Paĝgeo priskribanta Konstantinopolon el la Nuremberga Kroniko 1491; la bildo estas lignogravuraĵdo el la ateliero de Wolgemut kun aldonita man-kolorigo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bartrum, Giulia (2002). Albrecht Dürer and his Legacy. British Museum Press. ISBN 0-7141-2633-0.