Michal Lukniš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Michal Lukniš
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1916 (1916-02-26)
en Zlatno
Morto 20-an de septembro 1986 (1986-09-20) (70-jara)
en Malacky
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Comenius University
Okupo
Okupo geografo • geomorfologiisto • universitata profesoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Prof. RNDr. Michal Lukniš, DrSc. (* 26-an de februaro 1916, Zlatno - † 20-an de septembro 1986, Malacky) estis grava slovaka geografo kaj univerzitata profesoro.

Profesoro Lukniš studis en Naturscienca fakultato de Komenia Universitato en Bratislavo, sub gvidado de profesoro Ján Hromádka. Kun lia nomo estas ligita ega disvolvo de moderna geomorfologio, geomorfologia mapado kaj regiona geografio. Lia geomorfologia lernejo atingis internacian sukceson kaj signifon. En jaro 1977 li estis aprecita per Nacia premio de Slovaka socialisma respubliko. Kiel unua geografo en iama Ĉeĥoslovakio li komencis kun detala geomorfologia mapado, li interesiĝis krome pri regiona geografio, pri spaca planado, kaj pri problemaro de natura medio. La plej grava laboro, kiun li faris komune kun akademiano Emil Mazúr estis ĝis hodiaŭ valida Geomorfologia divido de Slovakio[1]. Krome, konata estas lia altkvalita mapo kaj verko Geomorfologio de Altaj Tatroj kaj ilia antaŭmontaro, kaj detala Geomorfologio de Žitný ostrov. Kiel profesoro li prelegis en Naturscienca fakultato de Komenia Universitato en Bratislavo. Li estis unua prezidanto de Slovaka geografia societo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mazúr, E., Lukniš, M. 1986: Geomorfologické členenie SSR a ČSSR. Časť Slovensko. Slovenská kartografia, Bratislava