Michal Matúšov
Michal Matúšov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1990 (32-jara) en Ĉeĥoslovakio |
Lingvoj | slovaka • Esperanto • ĉeĥa • pola • angla • Tokipono |
Nacieco | slovako |
Ŝtataneco | Slovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • vikimediano • rezida vikimediisto |
Michal MATÚŠOV, ankaŭ konata kiel KuboF Hromoslav, (naskiĝis la 31-an de majo 1990) estas slovaka esperantisto.
Li estis volontulo de TEJO[1] de januaro 2016 ĝis januaro 2017.
Fine de la jaro 2011 li kunfondis la organizaĵon Vikimedio Slovakio kaj ekde marto 2012 li estis ĝia prezidanto. Je la 20a de decembro 2018 li forlasis la postenon.[2]
Li estis estrarano de 2008 ĝis 2012 kaj prezidanto de 2012 ĝis 2014 de la Slovakia Esperanta Junularo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://www.tejo.org/ekkonu-volontulon-kubof-hromoslav/
- ↑ Demisia spoluzakladateľa-predsedu: Michal Matúšov odchádza po 6 rokoch. Vikimedio Slovakio. Alirita 2012-12-20.