Michel Bréal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Bréal
Persona informo
Michel Bréal
Naskiĝo 26-an de marto 1832 (1832-03-26)
en Landau in der Pfalz
Morto 25-an de novembro 1915 (1915-11-25) (83-jaraĝa)
en Bulvardo Saint-Michel (Parizo), 5-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo vd
Familio
Infanoj Auguste Bréal • Henry Bréal vd
Profesio
Okupo lingvistoprofesoro • filologo vd
Laborkampo lingvoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michel Jules Alfred BRÉAL (n. LandauBavario — la 26-an de marto 1832 – m. en Parizo la 25-an de novembro 1915), estis franca filologo, lingvisto, fondinto de la semantiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Michel Bréal studis en Weißenburg (Bavario), Metz, Parizo kaj en la Supera Porinstruista Lernejo (École normale supérieure : ENS). En 1857, li studis la sanskritan en Berlino kun Franz Bopp, kies Komparan Gramatikon de la hind-eŭropaj lingvoj li poste tradukis. Li tradukis ankaŭ la Komparan lingvistikon de FR Albrecht Weber. Li poste fariĝis profesoro de kompara gramatiko en la Praktika Lernejo de altaj studoj kaj en Kolegio de Francio, de 1866 ĝis 1905, kie li havis kiel lernantojn Antoine Meillet kaj James Darmesteter. Li estis elektita en 1875 kiel membro de la Akademio de enskribiĝoj kaj beletristiko kaj nomumita en 1879 kiel inspektoro de la supera instruado. Li estis distingita je la Honora Legio (Komandoro) en 1890.

Michel Bréal estas konata ĉefe kiel fondinto de la semantiko, kies nomon li mem kreis, per sia verko "Essai de sémantique" (Eseo pri semantiko) aperinta en 1897. Krom lingvistikaj laboroj, li verkis plurajn librojn pri la mitologio. Li estas ankaŭ aŭtoro de studoj pri la instruado en Francio, la instruado de la antikvaj lingvoj kaj la reformo de la ortografio.

Fine, Michel Bréal estas la inventinto de la moderna maratono. En 1894, li sugestis al la barono Pierre de Coubertin enkonduki tiun konkurson en la unuaj modernaj olimpiaj ludoj en 1896.

Oni ŝuldas ankaŭ al li inspiron pri la olimpia devizo "Citius, Altius, Fortius" [1], t.e. "Pli rapide, pli alte, plis forte".

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • L'Étude des origines de la religion Zoroastrienne (Studo pri la originoj de la zoroastra religio). 1862.
  • Herkulo kaj Cacus (Herkulo kaj Kakuso). 1863.
  • Le Mythe d'Œdipe (La mito de Edipo). 1864.
  • Quelques mots sur l'instruction publique en France (Kelkaj vortoj pri la publika instruado en Francio). 1873.
  • Les Tables Eugubines (La Iguvinaj Tabloj). 1875.
  • Mélanges de mythologie et de linguistique (Miksaĵoj de mitologio kaj lingvistiko). 1877. 2a eld. 1882.
  • Leçons de mots (Vortlecionoj). 1882, 1886.
  • Dictionnaire étymologique latin (Latina etimologia Vortaro). 1885.
  • Grammaire latine (Latina Gramatiko). 1890.
  • De l'enseignement des langues anciennes (Pri la instruado de antikvaj lingvoj). 1891.
  • De l'enseignement des langues vivantes (Pri la instruado de la vivantaj lingvoj). 1893.
  • Essai de sémantique (Eseo pri semantiko). 1897.
  • Deux études sur Goethe (Du studoj pri Goeto). 1898.
  • Pour mieux connaître Homère (Por pli bone koni Homeron). 1906.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michel Bréal et le sens de la Sémantique. Gabriel Bergounioux. Orléans : eld. Presses Universitaires d'Orléans. 2000.
  • De l'enseignement des langues. Michel Bréal, linguiste et pédagogue. Pierre Boutan. Prizo : Hatier. 1999.
  • Michel Bréal (1832-1915) et les linguistes de son temps. Marc Décimo. Orléans : catalogue d'exposition, Centre Charles Péguy. 1995. 2 kajeroj, multaj ilustraĵoj, Intima ĵurnalo de Bréal, korespondaĵoj, ktp…
  • De la grammaire comparée à la sémantique. Piet Desmet, Pierre Swiggers. Leuven-Paris : Peeters. 1995. Antologio de la ĉefaj tekstoj de Bréal kun prezento kaj komentoj.

[1] Michel Bréal – Grenzüberschreitende Signaturen. Hans W. Giessen, Heinz-Helmut Lüger, Günther Volz (Hrsg.). Landau : Verlag Empirische Pädagogik. 2007. ISBN 3-9373-3363-0

La ĉi supraj elementoj fontas el la franca versio de Wikipedia.

Michel Bréal kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

"La ekzistantaj lingvoj miksiĝante provizas la ŝtofon de la nova lingvo. Oni ne devas malestimi tion; se niaj okuloj, per subita kresko de vidkapablo povus ekvidi la elementojn de la lingvo de Racine kaj Paskalo, ili malkovrus tute similan miksaranĝon.[…] La celo ne estas, kompreneble, depreni la lingvon de iu ajn, sed havi komunan helplingvon, t. e. apud kaj krom la indiĝena kaj nacia lingvo, komunan komunikilon memvole kaj unuanime akceptitan de ĉiuj civilizitaj nacioj en la mondo." (El "Revue de Paris", n° 14, 1901)

"Dans un temps où les idiomes servent trop souvent de prétexte et d'aliment aux contestations et aux rivalités, dans un temps où, selon un mot célèbre, le langage, fait pour créer l'accord entre les hommes, a été détourné et employé pour nourrir la discorde, les partisans de l'espéranto représentent l'aspiration vers un temps meilleur et des visées plus hautes pour l'humanité" (M. Bréal) "En tempo kiam la lingvoj tro ofte utilas kiel preteksto kaj nutrado de kontestoj kaj de rivalecoj, en tempo kiam, laŭ fama diraĵo, la lingvo, farita por starigi interkonsenton inter la homoj, estis devojigita kaj uzita por nutri la malkonsenton, la partianoj de Esperanto reprezentas la aspiron de pli bona tempo kaj pli altaj vizioj por la homaro" (M. Bréal)

El la analizo de A. Meillet kaj Michel Bréal en "Revue critique d'histoire et de littérature" (N° 13 — 2 avril — 1908 p. 241-246) pri la broŝuro de K. Brugmann kaj A. Leskien, Zur Kritik der kunstlichen Weltsprachen. Strasbourg (chez Trûbner), 1907. 38 p.