Michel Simon
| Michel Simon | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Michel Simon | |||||
| Naskonomo | François Joseph Simon | ||||
| Naskiĝo | 9-an de aprilo 1895 en Ĝenevo | ||||
| Morto | 30-an de majo 1975 (80-jaraĝa) en Bry-sur-Marne | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | pulma embolio | ||||
| Tombo | Cemetery of Lancy (Switzerland) (en) | ||||
| Religio | katolikismo vd | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Svislando (1907–) Germanio Francio | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Infanoj | François Simon (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | aktoro • fotisto • filmaktoro • teatra aktoro • produktoro | ||||
| Aktiva en | Svislando vd | ||||
| Aktiva dum | 1924–1975 vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael SIMON (9a de aprilo 1895 – 30a de majo 1975) estis teatra, kina kaj televida aktoro el Svisio. Li estis konata ĉefe pro siaj roloj en filmoj kiel La chienne (1931), Boudu sauvé des eaux (1932), L'Atalante (1934), Le Quai des brumes (1938) kaj The Train (1964). La aktoro François Simon estis lia filo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post diversaj laboroj, ĉefe en spektaklaj medioj, li ekkarieris en 1920, kaj en 1922 jam en Parizo, ĉiam en teatro. Foje li igis duarangajn rolojn eĉ la plej sukcesaj en la spektakloj. Li ludis en teatraĵoj de tre famaj dramturgoj, kiel Shakespeare, George Bernard Shaw, Luigi Pirandello, Oscar Wilde, ktp., kaj partoprenis en totalo de 55 teatraĵoj inter 1920 kaj 1965, kaj en 101 el 1965 ĝis 1975.
Li aparte populariĝis en kino. Danke al sia nebela fiziko, li povis ludi tre diversajn rolojn kaj atingis la simpation de la publiko, ankoraŭ en epoko de muta kino. Li laboris por famaj reĝisoroj kiel Carl Theodor Dreyer en 1928 en La Passion de Jeanne d'Arc, Jean Renoir (La chienne, Boudu sauvé des eaux), Jean Vigo (L'Atalante) kaj Marcel Carné (Le Quai des brumes, Drôle de drame). Lian kinkarieron helpis la kreadon de la sonkino, en kiu, same kiel en teatro, li profitis de sia parolmaniero kaj bastona voĉo, kaj ludis talente komediojn, dramojn kaj tragediojn.
Kelkaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1933 : Léopold le bien-aimé, de Arno-Charles Brun
- 1933 : Du haut en bas, de Georg Wilhelm Pabst
- 1934 : Lac aux dames, de Marc Allégret
- 1934 : Le Bonheur, de Marcel L'Herbier
- 1934 : L'Atalante, de Jean Vigo
- 1935 : Le Bébé de l'escadron, de René Sti
- 1935 : Amants et Voleurs, de Raymond Bernard
- 1935 : Adémaï au Moyen Âge, de Jean de Marguenat
- 1936 : Sous les yeux d'Occident, de Marc Allégret
- 1936 : Moutonnet, de René Sti
- 1936 : Le Mort en fuite, de André Berthomieu
- 1936 : Les Jumeaux de Brighton, de Claude Heymann
- 1936 : Jeunes filles de Paris, de Claude Vermorel
- 1936 : Faisons un rêve, de Sacha Guitry
- 1937 : Le Choc en retour, de Georges Monca kaj Maurice Kéroul
- 1937 : Boulot aviateur, de Maurice de Canonge
- 1937 : Drôle de drame, de Marcel Carné
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Paul Guth, Michel Simon, Parizo, Calmann-Lévy, 1951
- Freddy Buache, Michel Simon : Un acteur et ses personnages, Bienne, Éd. du Panorama, 1962
- Jacques Fansten, Michel Simon, Parizo, Seghers, 1970
- Claude Gauteur, André Bernard, Michel Simon, Parizo, PAC, 1975
- Jeanne Carré, 728 jours avec Michel Simon, Parizo, France-Empire, 1978
- Christian Plume, Xavier Pasquini, Michel Simon, Nico, Lefeuvre, 1981
- Jean-Marc Loubier, Michel Simon ou le Roman d'un jouisseur, Parizo, Ramsay, 1989
- Freddy Buache, Michel Simon : 1895-1975, Ĝenevo, Promoédition, 1993
- Michel Simon, François Simon, acteurs : Falstaff et Hamlet, Ĝenevo, Georg, 1992
- André Klopmann, Michel Simon, Ĝenevo, Slatkine, 1993
- Hommage à Michel Simon : Un demi-siècle de cinéma, Pontarlier, CERF, 2000
- François Billard, Lumière sur Michel Simon, Marsejlo, Via Valeriano, 2003
- Gregory Catella, Michele Dell'Ambrogio, La vocazione di Michel Simon, Bellinzona, Circolo del cinema Bellinzona, 2003
- Jacques Lorcey, Michel Simon : Un sacré monstre, Parizo, Séguier, 2003
- Claude Gauteur, Michel Simon, Monako, Éd. du Rocher, 2005
- Gwénaëlle Le Gras, Michel Simon : L'Art de la disgrâce, Parizo, Scope, 2010

