Michel Warlop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Michel WARLOP (* 23-an de januaro 1911 en Douai; † 20-an de marto 1947 en Bagnères-de-Luchon, Haute-Garonne) estis franca sving-violonisto kaj bandestro. Oni ĝenerale rigardas lin kiel patro de la ĵazviolono en Francujo.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Michel Warlop ricevis infanaĝe komence instruon pri pian-, poste pri violonludo, lernis ĉe la konservatorio je Lille kaj poste en Parizo; li ricevis multajn premiojn kaj diplomojn, rifuzis tamen klasikan koncertkarieron kaj ekinteresiĝis pri ĵazo, kian li aŭdis de sondiskoj de Louis Armstrong, Earl Hines kaj Bix Beiderbecke. Warlop ludis tiam en diversaj varieteaj teatroj kaj kino-orkestroj; krome li laboris por muzikeldonejo. Fine de 1930 li membriĝis en la orkestro Gregor and his Gregorians; la bandestro, armeno nome Gregor Kelekian, fakte ne estis muzikisto, sed dancisto. Li tamen ŝatis ĵazon kaj laborigis en sia bando lertajn ĵazmuzikistojn tiuepokajn, inter ili pianisto Stephane Mougin, trombonisto Guy Paquinet, la saksofonistoj Alix Combelle kaj André Ekyan samkiel la trumpetistoj Philippe Brun kaj Noël Chiboust; en ĉi tiu medio Warlop evoluis al kapabla improvizisto. Kiam Kelekian 1934 malfondis siajn Gregorians pro financaj malfacilaĵoj, Warlop formis sian propran bandon, kiu siaflanke inkluzivis aron da soloistoj de la malnovaj Gregorians. La orkestro de Warlop ludis pro ekonomiaj kaŭzo ne nur ĵazon kaj reagis fleksiĝeme laŭ pokaze aktualaj modaj tendencoj. La repertuaro enhavis ankaŭ furorkantojn kun kantistoj kiel Maurice Chevalier aŭ Germaine Sablon; Warlop inkluzivis ankaŭ la simfonian ĵazon de la tiam populara Paul Whiteman.[1]

Django Reinhardt kaj Coleman Hawkins[redakti | redakti fonton]

Meze de la 1930-aj jaroj la orkestro de Michel Warlop validis kiel unu el la ĉefaj francaj ĵazensembloj de svingo. En lia bando laboris krom Combelle kaj Ekyan ankaŭ gitaristo Django Reinhardt, antaŭ ol ĉi tiu en 1935 membriĝis ĉe Quintette du Hot Club de France. Kun Michel Warlop et son Orchestre Reinhardt surdiskigis la 16-an de marto 1934 „Présentation Blues“, kiun kelkaj el liaj adeptoj rigardas kiel „lian definitive unuan ĵazregistraĵon“[2]. Warlop verkis ĉi tiun titolon kaj la aranĝaĵon laŭstile de Casa Loma Orchestra, unu el la tiam plej famaj blankulaj svingbandoj. La densmaŝa aranĝaĵo antaŭvidas 16 taktojn por la solooj de Django Reinhardt, dum kiam la orkestro sin retenas. Samtage ankaŭ ekestis la titolo „La Chanson du Large“ kun kantistino Germaine Sablon.

Sekvajare, la 2-an de marto 1935, Django Reinhardt renkontiĝis kun la bando de Warlop sur Coleman Hawkins gastanta en Parizo; ekestis la titoloj „Blue Moon“, „Avalon“ kaj „What a Difference a Day Made“. Ĝis 1937 Warlop plue kunlaboris kun Django Reinhardt kaj kun Matelo Ferret kaj surdiskigis propranome por la diskeldonejo Swing. En 1937 Warlop ludis en Trio des Violins kun Eddie South, Stéphane Grappelli kaj Django Reinhardt („Lady Be Good“), krome en la bando de Philippe Brun. Kun Grappelli kaj Joseph Reinhardt li akompanis la kantistojn André Pasdoc kaj Yvonne Louis.

Krome Warlop muzikis en la dua duono de la 1930-aj jaroj en la ensemblo Jazz du Poste Parisien kaj kun akordionisto Louis Richardet. Aldone li laboris kun Garland Wilson, kun kiu li en 1938 faris duopo-sonregistraĵojn. Komence de la 1940-aj jaroj dum la tempo de la germana okupado li fariĝis membro de la orkestro de Raymond Legrand; Warlop krom tio direktis propran arĉsepopon ekde 1941 ĝis 1943. Li komponis Swing Concerto, surdiskiĝonta en 1989, krome la titolon Noel du Prisonnier, okaze je kies unua prezentado en 1942 li direktis la parizan simfoniorkestron.

Michel Warlop mortis en 1947 je la aĝo de nur 36 pro tuberkulozo. Li estas entombigita en banloko Luchon (Pireneoj), ĉeflanke de violonĉelisto André Simon.

Lia stilo[redakti | redakti fonton]

Kiel ĵazviolonisto Warlop ĉiam staris en la ombro de sia kolego Stéphane Grappelli; li havis tamen viglecon kaj ritman energion, kiu kontrastis lin kontraŭ la pli elegante fraziga Grappelli. Li ludis kun preskaŭ febra vibrosono, ege multaj triloj kaj grandaj intervalsaltoj.[3]

La violono de Michel Warlop estis transdonata – kiel iaspeca prunta-premio – komence al Grappelli. Tiu ĉi transdonis ĝin al Jean-Luc Ponty, kiu siaflanke ĝin transdonis en 1979 je la pariza Theatre de la Ville al Didier Lockwood, por esprimi la rektlinianan konekton.[4]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Jazz en France, Vol. 4 - Michel Warlop (Pathé, 1934-38)
  • Coleman Hawkins: The Hawk In Europe (ASV, 1934-37)
  • Coleman Hawkins: Coleman Hawkins In Europe (Timeless, 1934-39)
  • Jazz in Paris - Django Reinhardt - Django et Compagnie (Emarcy)
  • Django Reinhardt: 1935-1938 (Classics); All Star Sessions (Blue Note, 1935-39), 1940 (Classics)
  • Eddie South: 1923-1937 (Classics)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Guingamp: Michel Warlop (1911-1947) – Génie du violon swing. Editions L’Harmattan, 2011. ISBN 978-2-296-56137-3
  • Ekkehard Jost: Le Jazz en France. En: That's Jazz. Ekspozicia katalogo. Darmstadt 1988
  • Wolf Kampmann: Reclams Jazzlexikon. Stutgarto, Reclam 2003
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon, Reinbek, Rowohlt 1993
  • Bielefelder Katalog Jazz 2001
  • Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD, 6-a eldono, Londono, Penguin, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
  • Alexander Schmitz/Peter Maier: Django Reinhardt. Oreos.

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. La indikoj pri la fruaj jaroj de Warlop devenas el la artikolo de Ekkehard Jost: Le Jazz en France, p. 318.
  2. Komp. Alexander Schmitz/Peter Maier; Django Reinhardt, p.114.
  3. Komp. Klaus Heuermann: Warlop samkiel Jost, p. 318
  4. Komp. Kunzler, Jazzlexikon, p. 714.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]