Michel de Montaigne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michel de Montaigne

Michel Eyquem DE MONTAIGNE, esperante Mikaelo Ejkemo Montanjo[1] (li naskiĝis je la 28-a de februaro 1533 en la Kastelo Montanjo (Dordogne) kaj mortis samloke je la 13-a de septembro 1592) estis franca humanisma verkisto. Per sia ĉefa verko "Eseoj", li metis la bazon de nova literatura ĝenro. Lia senantaŭjuĝa observado de la homoj kaj lia liberala pensado iniciatis la tradicion de la francaj moralistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de juro Montanjo en 1557 iĝis parlamenta konsilisto kaj poste urbestro de Bordozo (Bordeaux).

En la jaro 1570 li rezignis pri ĉiuj oficoj kaj retiriĝis en sian kastelon. Tie li komencis skribi sian ĉefan verkon, la "Eseojn", kiujn li daŭre re-prilaboris. La titolvorton eseo, kiu en la franca signifas "provo", li uzis por distanciĝi de la scienco. En liaj eseoj li priparolas subjektivajn spertojn kaj reflektadojn.

Oni ofte dividas liajn esojn en tri pensaj periodoj: la unua forte stampita de stoikismo, la dua far skeptika krizo (Apologie de Raymon SEBON), la tria personforme epikura, la tuto sen perdi la akiron de la antaŭaj periodoj.

Dum lia juneco li flegis grandan amikecon al Etienne de la Boetie, kiun li vartis ĉe mortlito kiam tiu-ĉi mortis pro pesto. LA BOÉTIE forte influis lin favore al stoikaj ideoj, precipe rilate morto. Montanjo flegis amikan rilaton al Marie De Gournay, kiun li komisiis administri lian literaturan heredaĵon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originala manuskripto de liaj eseoj

Liaj "Eseoj" estis poiome vastigitaj kaj do publikigitaj en pluraj eldonoj, laŭlonge de lia vivo. Entute ili konsistigas tri "librojn".

En la jaro 1580 Montanjo skribis siajn unuajn eseojn:Pri potenco kaj regado, Pri la maljunaĝo, pri la simileco inter infanoj kaj patroj kaj pliaj.

Stoika pretigado je la morto, ankaŭ malestimo de eksteraĵoj, kritiko de sciencokredemo, de homa arogo kontraŭ aliaj naturestaĵoj kaj skeptiko pri ĉiaj dogmoj karakterizas liaj eseojn. En ili la libera pensanta individuo traktas vastan temaron, interalie literaturon, filozofion etikon kaj edukon. Li ankaŭ estis inter la unuaj kritiki uzon de torturo, admoni al tolero, kaj laŭdo la sovaĝulojn. Filozofie oni ĝenerale distingas tri periodojn en sia penso: unue stoika, poste skeptika krizo (en sia fama "apologio por Raymondo Sebon") fine epikurismo. Sed fakte li tutlonge restas li mem, kaj estas kontinueco en tio.

Influo[redakti | redakti fonton]

Liaj eseoj ricevis dum la jarcentoj multajn fervorajn legintojn, kaj influis pli da unu spirito. interalie:

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En kiel eble plej alta trono oni sidas, tamen oni ne sidas sur alia loko ol sia pugo.
  • La plej bona pruvo de saĝeco estas konstanta bonhumoro.
  • Mi donas mian vidpunkton ne kiel ĝustan, sed kiel mian.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2003