Michela Lipari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michela Lipari

Michela Lipari en aprilo 2004
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Nacieco itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Michela Lipari - [mikela lipari], ĝis mezo de la 1980-aj jaroj Michela Lipari Sato - estas itala esperantistino. Aktiva en Esperantujo ekde signife pli ol 40 jaroj, ŝi komence aktiviĝis aparte en TEJO kun fokuso pri la junulara Esperanto-movado en Eŭropo. En 1972 kaj 1973 ŝi estis la redaktorino de la bulteno Koncize, kaj ekde la komenco aktivis en la Internacia Junulara Festivalo de IEJ. Inter la jaroj 1992 kaj 2004 ŝi estis estraranino de UEA. En la estraro de 1992-1995 ŝi fakis pri kulturo kaj kongresoj, en la estraro de 1995-1998 komence same, sed en 1996 de Mark Fettes transprenis la taskon de ĝenerala sekretario, en 1998-2001 plu estis ĝenerala sekretario, kaj en 2001-2004 respondecis pri landa agado. Ekde 2004 ŝi estas sekretario de belartaj konkursoj de UEA. Ekde 2014 ŝi estas prezidantino de Itala Esperanto Federacio. Ĉiam ŝi restis aparte atentema pri la agado de la junulara Esperanto-movado kaj pri novaj, aparte motoraj aktivuloj de TEJO. Redaktas kaj tradukas plurajn librojn en Esperanto. Ŝi naskiĝis en norda Italio kaj depost la geedziĝo loĝas en Romo.

La dua IJF de 1978 en Lido di Jesolo: Michela Lipari laŭdas Bruĉjon Casini. Aŭskultas la aliaj tiamaj TEJO-komitatanoj: Csaba Lendvay, Floreal Gabalda, Gert van Tongerloo kaj Thomas Bormann