Michele Arabeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Michele ARABENO)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Michele Arabeno
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1872 (1872-03-31)
Morto 26-an de januaro 1936 (1936-01-26) (63-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Michele Arabeno (naskiĝis la 31-an de marto 1872 en Ĝenovo, mortis en 1936 en Zanica) estis itala esperantisto.

Li esperantistiĝis en 1910 (laŭ nekrologo en la itala revuo L'Esperanto) aŭ 1911 (laŭ Enciklopedio de Esperanto). Li vizitis ekde la sepa Universala Kongreso en Antverpeno ĉiujn sekvajn, ĝis sia morto. Ĉe la kongresoj li estis tre konata sub la nomo Onklo Miĉjo, pro sia gajeco. Li estis UEA-delegito en Ĝenovo kaj subtenanto de 1913.

Tradukis novelojn, rakontojn, sonetojn, monologojn. En 1922, okaze de la 50-a datreveno de la morto de Giuseppe Mazzini, li esperantistigis lian verkon Devoj de la Homo kaj eldonigis ĝin en 10 000 aŭ 100 000[1] ekzempleroj 164-paĝaj, pagitaj per monkolekto de la Laborista grupo kaj disdonita tra la mondo. Pro tiu ĉi traduko li ricevis profesoran titolon.

Li ankaŭ kunlaboris per pluraj tradukoj al la Itala Esperanto-Revuo.

Nekrologon publikigis la revuon L'Esperanto en la numero 2 de la jaro 1936; lia foto aperis en la sekva numero 3-4.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam la Enciklopedio de Esperanto skribas pri cent mil ekzempleroj de Devoj de la Homo ĉe la kapvorto Michele Arabeno, en la artikolo pri la libro mem ĝi mencias nur dek mil, kio estas pli verŝajna. Ankaŭ nekrologo publikigita en la itala revuo L'Esperanto mencias dek mil ekzemplerojn, ne cent mil.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]