Michendorf
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Michendorf | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | Brandenburgio | |||
Distrikto | Distrikto Potsdam-Mittelmark | |||
Urborajtoj | – | |||
Koordinatoj | 52°18′N 13°01′O / 52.3°N, 13.017°O (mapo)Koordinatoj: 52°18′N 13°01′O / 52.3°N, 13.017°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 45 m | |||
Areo | 68,51 km² | |||
Loĝantaro | 12178 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 033205 | |||
Poŝtkodo | 14552 | |||
Aŭtomobila kodo | PM | |||
Oficiala Municipokodo | 12069397 | |||
Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | |||
Komunumestro | Cornelia Jung | |||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||
Adreso de la administrejo | Potsdamer Straße 35-37 | |||
Oficiala retejo | http://www.michendorf.de | |||
Michendorf estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Potsdam-Mittelmark de la federacia lando Brandenburgio. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 12 178 loĝantojn.
La komunumo havas busan kaj fervojan konekton kun la apudaj Berlino kaj Potsdamo, krome ekzistas bona konekto al najbara aŭtoŝoseo, kiu preteriras proksime de la komunumo.
En la urbo troviĝas 6 mezlernejoj kaj kelkaj hoteloj.
Ĉi tie situas la Esperanto-domo Michendorf, kiu estas ludonata al privatulo ne-esperantlingva kaj el kies enspezoj oni subvencias Esperanto-agadojn ĉefe en Berlino. En la ĝardeno kaj subteretaĝo regule ekde la 2000-a jaro okazas "Somera festo", kiun ĉeforganizas Peter Kühnel.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|