Michl Ehbauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Michl (origine Michael) Ehbauer (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1899 en Amberg; mortis la 1-an de decembro 1964 en Munkeno) estis germana verkisto, dialektpoeto kaj humuristo.

Kiel dekkvinjarulo li venis al Munkeno kaj lernis metion de murfarbisto. Poste li laboris kiel oficisto ĉe la fervojo. Ehbauer iĝis tre serĉata oratoro ĉe karnavalaj kaj klubaj festoj, "bavaraj vesperoj" kaj multaj aliaj aranĝoj. Li ofte estis partnero de Liesl Karlstadt.

La ĉefa literatura verko de Michl Ehbauer estas „Baierische Weltgschicht“ (Bavara Mondhistorio), kiu estas la biblia historio de la mondo en versformo kaj bavara dialekto; ĝis hodiaŭ la eldonkvanto sumiĝis je pli ol tricent mil ekzempleroj. Krome li skribis “Der Faust in der Krachledern“ (La Faŭsto en la leda pantalono), bavaran version de fama verko de Goethe. Ehbauer ankaŭ verkis biografion de la munkena ĉefurbestro Thomas Wimmer.

Michl Ehbauer estis pasia esperantisto; li estis membro ekde 1931 kaj vicprezidanto de la Munkena Esperanto-klubo[1]. Nekutima aparteco en kelkaj verkoj estis la miksado de la germana respektive bavara lingvo kun Esperanto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]