Mick Jagger
Mick Jagger | |
---|---|
Mick Jagger en 2007 Mick Jagger en 2007
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Michael Phillip Jagger |
Naskiĝo | 26-an de julio 1943 (80-jaraĝa) en Dartford |
Edz(in)o | Bianca Jagger • Jerry Hall |
Ĝenroj | rokmuziko, rokenrolo, psiĥedelika roko, bluso, kontreo, regeo, blusa roko |
Profesio | kantisto, komponisto, muzikisto, producento |
Instrumentoj | buŝharmoniko, gitaro, voĉa muziko |
Tipo de voĉo | aldo |
Aktivaj jaroj | 1962 - nuntempo |
Eldoninto | Virgin, Rolling Stones, ABKCO |
Parencaj temoj |
The Rolling Stones |
Retejo | MickJagger.com |
Mick JAGGER aŭ Sir Michael Phillip Jagger (naskiĝis la 26-an de julio 1943 en Dartford, Kent, Anglio) estas brita muzikisto, kantisto, komponisto kaj aktoro. Kiel artisto li uzas la nomon Mick Jagger, eĉ post kiam li estis nobligita.
Lia patro, Basil Fanshawe ('Joe') Jagger devenis el norda Anglio kaj estis sportinstruisto. Lia patrino Eva Ensley Mary Jagger (naskiĝinta Scutts) naskiĝis en Aŭstralio, transloĝiĝis kiel junulino al Anglio. Mick Jagger havas fraton, Chris, 4 jarojn pli junan ol li, kiu ankaŭ estas muzikisto. Mick Jagger famiĝis kiel kantisto kaj komponisto de la brita rok-bando The Rolling Stones; li ludas buŝharmonikon, gitaron kaj pianon.