Saltu al enhavo

MicroProse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MicroProse
videolud-evoluiga firmao vd
Dum 1982 - 2001
Fondintoj Bill Stealey • Sid Meier vd
Sidejo Hunt Valley
Lando Usono
Agokampo programaro
TTT Oficiala retejo
vdr

MicroProse estas usona videoluda eldonisto kaj programfirmao fondita de Bill Stealey, Sid Meier kaj Andy Hollis. Ĝi estis kreita en 1982 cele al la vendado de la unua videoludo fare de Meier, Hellcat Ace.[1][2] Ĝi disvolvis kaj eldonis multajn ludojn, inkluzive de la komencoj de la serioj Civilization kaj X-COM. La plej multaj el ĝiaj interne disvolvitaj titoloj estis simuladaj kaj strategiaj videoludoj.

En 1993, la kompanio perdis la plej grandan parton de sia personaro en Britio kaj fariĝis filio de Spectrum HoloByte. Sekvaj elspezo-reduktoj kaj entreprenaj politikoj kondukis al la foriro de Sid Meier, Jeff Briggs kaj Brian Reynolds, kiuj kunfondis Firaxis Games en 1996, post kiam MicroProse fermis sian antaŭan oficejon en Aŭstino (Teksaso). En 1998, post malsukcesa provo de akiro fare de GT Interactive, la malfortiĝanta MicroProse (Spectrum HoloByte) fariĝis plene posedata filio de Hasbro Interactive, kaj ĝiaj programaj studioj en Alameda (Kalifornio kaj Chapel Hill (Norda Karolino) estis fermitaj la sekvan jaron.

En 2001, MicroProse ĉesis ekzisti kiel ento, kaj Hasbro Interactive vendis la intelectajn havaĵojn de MicroProse al Infogrames. La antaŭa ĉefa oficejo de MicroProse UK en Chipping Sodbury estis fermita en 2002, sekvita de la iama ĉefsidejo en Marilando en 2003.

La marko estis revivigita en 2007 kiam Interactive Game Group aĉetis ĝin de Atari Interactive, antaŭe Infogrames. La marko MicroProse estis licencita al Legacy Engineering Group por konsumantaj elektronikaj produktoj. Cybergun posedis la markon MicroProse inter 2010 kaj 2018, post kio ĝi estis akirita de David Lagettie en kunlaboro kun Stealey.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jahromi, Neima (September 22, 2021). "Sid Meier and the Meaning of "Civilization"". The New Yorker. Archived from the original on July 19, 2022. Retrieved October 2, 2021.
  2. The Most Influential People in Computer Gaming of 1996 – Andy Hollis. CBS Interactive. Arkivita el la originalo je April 5, 2010. Alirita November 3, 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]