Jörmungandr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Midgardserpento)
Jörmungandr
Toro luktas kontraŭ Jörmungandr
Toro luktas kontraŭ Jörmungandr
mita serpento • besto de Nordiaj mitoj
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Originala nomo Jǫrmungandr
Eble sama Vritro
Sekso virseksa organismo
Specio mara monstro
Mortokialo batalo
Patro Loki
Patrino Angrboða
Gefratoj HelFenriro • Nari • Váli • Sleipnir
Malamikoj Toro
vdr

JörmundgandrJörmungander, ankaŭ konata kiel la Serpento de Midgard (Miðgarðsormr en norena lingvo, Midgårdsormen en modernaj sveda kaj dana), estas giganta serpento kiu ĉirkaŭas Midgard (aŭ Midgård) ĝis la Ragnarök. Ĝi estas virseksa monstro. La gepatroj de la serpento estas la dio Loki kaj la gigantino Angrboda (Gullveig). Odino forĵetis ĝin al la maro kiu ĉirkaŭas Midgardon, kie ĝi restos ĝis la veno de Ragnarök, tago de la tuta detruado. Jormundgander tiom kreskis ke mordante sian voston ĝi povus ĉirkaŭbraki la tutan teron. Tial ĝi ankaŭ estas konata en la skandinavaj lingvoj kiel "jordens band", t.e., "mondbendo". La nomo aperas kun pluraj alternativaj skribmanieroj: Jormagund, Jormugand, Jormangund, Jormungandr, Jǫrmungandr, kaj Jörmungandr. La variaĵoj dependas de la kriterioj por interpreti la vokalojn de la runoj, kaj ankaŭ de la deziro uzi la ortografion de la modernaj nordiaj lingvoj.

La malamiko de Jörmungandr estis la dio Toro. Elstaras tri mitoj kie ili luktas.