Midsomer Murders

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Midsomer Murders estas brita televida serio, kiu estas elsendita ekde 1997. La ĉefa rolulo aktuale estas Detective Chief Inspector (DCI) John Barnaby, ludata de Neil Dudgeon. Ĝis 2011, la ĉefa rolulo estis DCI Tom Barnaby, la pli aĝa kuzo de la aktuala ĉefrolulo. La aktoro John Nettles decidis forlasi la serion.

La serio baziĝas komence sur krimromanoj de Caroline Graham kaj estis adaptita al televido de Anthony Horowitz.

La temo de la serio estas diversaj krimoj en la fikcia angla grafujo Midsomer, kie Tom Barnaby laboras por la polico. Li ĝuis la helpon de Detective Sergeant (DS) Gavin Troy (ludata Daniel Casey), DS Dan Scott (John Hopkins), kaj fine DS Ben Jones (Jason Hughes).

La serio estas elsendita ekde 1997 en la kanalo ITV kaj atingis en britio la 14-an sezonon. La serio ĝuis en britio tre grandan intereson kaj estis eksportita en multaj aliaj lando. 2004 ĝi estis inter la tri plej ofte vendataj britaj televidaj serioj.

Roluloj

Detective Chief Inspector Tom Barnaby - Li estas membro de la Constabulary, la polico en la same fikcia urbo Causton. Li estas pacenca kaj tolerema viro, kies metodo de investigado estas metoda kaj justa. Antaŭ la polico li laboris por MI6, unu de la britaj sekretaj servoj. La centro de lia socia vivo estas la edzino Joyce kaj la filino Cully. Ambaŭ foje havas personajn rilatojn al la krimo solvenda.

Joyce Barnaby - estas la suferanta edzino. Ŝi estas tolerema.

Cully Barnaby - estas la sola filino de Tom kaj Joyce. Ŝia nomo devenas de vilaĝo Cully apud la Lago Lemano, kie ŝi estis perceptita dum la geedza vojaĝo.