Midvejinsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Midvejo)
Midvejinsuloj
unorganized territory • insula areo de Usono [+]

AkvejoPacifiko

Supermara altecom [+]
Koordinatoj28° 12′ 27″ N, 177° 21′ 0″ U (mapo)28.2075-177.35Koordinatoj: 28° 12′ 27″ N, 177° 21′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoSand Island [+]
- alteco13 m [+]
Plej malalta punktoPacifiko [+]

Areo2,4 km² (240 ha) [+]
Nombro de insuloj3
Ĉefa insuloSand Island
Loĝantaro14 [+] (2014)
HorzonoUTC-11:00 [+]

Midvejinsuloj (Pacifika oceano)
Midvejinsuloj (Pacifika oceano)
DEC
Midvejinsuloj
Midvejinsuloj
Map
Midvejinsuloj

Vikimedia Komunejo:  Midway Atoll [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ortografia projekcio kun Midvejinsuloj centre

La Midvejinsuloj (havaje Pihemanu, angle Midway IslandsMidway Atoll) estas atolo en Nord-Pacifiko apartenanta al la Usonaj Malgrandaj Insuloj. La insularo (konata ankaŭ kiel Midvejatolo) kovras areon de sume 6.2 km² kaj situas en la norda parto de la Pacifika Oceano, relative proksime de la nordokcidenta pinto de la insularo Havajo. La nomo Midway (Mezvojo) aludas al ties geografia situo, tio estas pli malpli meze de la vojo inter Ameriko kaj Azio.

La latitudo estas 28º13' N kaj la longitudo 177º22' Or, tio estas pli malpli je triono de la distancio inter Honolulu kaj Tokio.

La atolo konsistas el korala baraĵo ringoforma, kaj multnombraj sabloinsuletoj. La du plej grandaj insuloj estas Sand Island (Sabloinsulo) kaj Eastern Island (Orienta Insulo), kaj aktuale estas ĉefe grava loĝejo kaj habitato por miloj de marbirdoj.

La Midvejinsuloj ne havas originan homan loĝantaron kaj estas teritorio neaneksita de Usono (kiel Gvamo ekzemple), kaj ties statuso estas tiu de insula areo zorge de la Interna Departamento de Usono. La ekonomio baziĝas entute sur registaraj fondusoj. Nutraĵoj kaj industriaĵoj devas esti importitaj.

La areo de Midvejinsuloj estas konita tutmonde speciale pro la Batalo de Midvejo, kiu okazis dum la Dua Mondmilito. La Usona Floto repuŝis japanan atakon, markante tiu venko gravan ŝanĝon en la scenejo de la milito en la Pacifiko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Midvejinsuloj

La Midvejinsuloj formas parton de serio de vulkanaj insuloj kaj atoloj, kiuj etendiĝas el Havajo ĝis la pinto de la Aleŭtoj. Midvej formiĝis antaŭ ĉirkaŭ 28 milionoj da jaroj, kiam la submara kuŝejo sur kiu baziĝas, troviĝis je la sama alto kiel la vulkana bazo de Havajo. Fakte, Midvejo estis iam vulkana ŝildo ŝajne tiom ampleksa kiom la insulo de Lana'i. Laŭlonge de milionoj da jaroj, la insulo suferis procezon konatan kiel isostatika alĝustigo. La korala baraĵo kiu formiĝis ĉirkaŭ la vulkana insulo pluekzistis je la marnivelo pere de suprenkresko, dum la tuta bazo malsupreniris. Aktuale, la baraĵo havas ĉirkaŭ 400 metrojn larĝe kaj la atolo havas malprofundajn akvojn laŭlonge de ĉirkaŭ 10 kilometroj.

La Midvejinsuloj estis tre tuŝitaj en sia naturo kiel konsekvenco de la setligo de homo. Post 1869, kiam oni prezentis projekton por detrui parton de la koraloj kaj konstrui havenon en Sand island (Sabloinsulo), la loka ekologio suferis danĝerajn ŝanĝojn. Birdoj indiĝenaj de aliaj insuloj, kiel la Lajsana ralo kaj la Lajsana fringo estis liberigitaj en tiu loko. Oni plantis arbojn originajn de Aŭstralio kiel ventohaltilojn. Ĉirkaŭ 75% de la plantospecioj troveblaj nun en Midvejo estas ekzotaj.

La atolo havas 32 km de ŝoseoj, 7,8 km de akvokondukiloj, havenon (situa en Sand Island, kaj fermita al la publika uzado) kaj du alteriĝaj dromoj (ambaŭ pavimaj, kun longeco de ĉirkaŭ 2000 m). La FWS (Servo por la Vivo kaj Sovaĝa kaj Fiŝa, laŭ la anglalingva mallongigo) antaŭvidis fermi ĉiun flughavenajn operaciojn post la 22a de novembro de 2004, je kio finus permeso por ĉiu tipo de publikaj vizitoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Neoficiala flago de la Midvejinsuloj

La atolo estis malkovrita la 5an de julio de 1859 de la kapitano N.C. Middlebrooks, enŝipe de la balenŝipo Gambia. La insuloj estis tiam nomitaj kiel Insuloj Middlebrooks.

Middlebrooks reklamis tiam la insulojn por Usono laŭ la Akto de la guaninsuloj, laŭ kiu usonanoj rajtas setliĝi portempe en senhoma insulo por profiti la guanon.

La 28-an de aŭgusto de 1867 la kapitano William Reynolds, de la ŝipo USS Lackawanna, ekposedis formale la insulojn por Usono. Poste oni ŝanĝis la nomon de la insuloj per tiu de Midvejo. Tiu atolo transformiĝis tiel al la unua teritorio nekontinenta aneksita de Usono. La Midvejinsuloj estas la ununuraj insuloj en la Insularo de Havajo kiuj ne formas parton de la Ŝtato de Havajo.

La batalo[redakti | redakti fonton]

La Batalo de Midway estis decidiga marbatalo en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito kiu okazis inter la 4a kaj la 7a de Junio 1942, nur ses monatojn post la japana atako kontraŭ Pearl Harbor kaj unu monaton post la Batalo de Korala Maro.[1][2][3] La Usona Armeŝiparo estrata de la Admiraloj Chester Nimitz, Frank Jack Fletcher, kaj Raymond A. Spruance venkis super la atakanta ŝiparo de la Imperia Japana Ŝiparo estrata de la Admiraloj Isoroku Yamamoto, Chūichi Nagumo, kaj Nobutake Kondō ĉe la Midvejatolo, okazigante detruegan damaĝon al la japana ŝiparo kiuj montriĝis neripareblaj. Milita historiisto John Keegan priskribis ĝin kiel "la plej impona kaj decidiga frapo en la historio de marmilito".[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ladd, H.S., J.I. Tracey Jr., y M.G. Gross. 1967. Drilling at Midway Atoll. Science, 156 (3778): 1088–1095 (26a de majo de 1967).
  1. "Battle of Midway: June 4–7, 1942". Naval History & Heritage Command. 26a de Marto 2015. Alirita la 5an de Decembro 2018.
  2. Dull, Paul S. (1978). A Battle History of the Imperial Japanese Navy (1941–1945). Annapolis, Maryland: Naval Institute Press. ISBN 1-59114-219-9. "Midway was indeed 'the' decisive battle of the war in the Pacific.", p. 166
  3. "A Brief History of Aircraft Carriers: Battle of Midway". U.S. Navy. 2007. Arkivita el la originalo en la 12a de Junio 2007. Alirita la 5an de Decembro 2018.
  4. Keegan, John (2005). The Second World War. New York: Penguin. p. 275. ISBN 978-0-14-303573-2. OCLC 904565693., p. 275

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]