Saltu al enhavo

Midyat

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Midyat
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 47500
Demografio
Loĝantaro 113 367  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 25′ N, 41° 21′ O (mapo)37.41666666666741.353055555556Koordinatoj: 37° 25′ N, 41° 21′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Midyat (Turkio)
Midyat (Turkio)
DEC
Lokigo de Turkio en mondo
Situo de Midyat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Midyat [+]
vdr

Midyat [midjat], sirie: ܡܕܝܕ, kurde: Midyad, arabe: مديات estas urbego, municipo kaj distrikto de la Provinco Mardin en Turkio.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2022 Midyat havis urban loĝantaron de 120 069.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego situas 950 metrojn super la marnivelo en kalkŝtona montaro, ĝia areo estas 1 241 km². Ĝi estas 51 km ĝis la siria limo sude, kaj 81 km ĝis la provinca ĉefurbo Mardin.

Asiraj tabuletoj el la 9-a jarcento antaŭ Kristo nomas Midyat-on Matiate. Dum kampanjo en 879 antaŭ Kristo la asira reĝo Aŝur-nasir-apli la 2-a kun sia armeo marŝis tra la urbo. Meze de 1915, asiraj kristanoj en Midyat konsideris reziston post aŭdado pri masakroj aliloke, sed la loka siria ortodoksa komunumo komence rifuzis subteni tion. Lokanoj atakis registarajn oficejojn kaj tranĉis telegrafajn liniojn; lokaj arabaj kaj kurdaj triboj estis rekrutitaj de la otomana registaro por ataki la kristanojn. La urbo paciĝis post semajnoj da sanga urba militado, kiu mortigis centojn da kristanoj (asiroj kaj armenoj). En la moderna epoko, la urbo estas loĝata de kurdoj, araboj kaj asirianoj.

Midyat estas la regiona centro de komerco por la distrikto, kaj estas unu el la plej grandaj urboj en la Provinco Mardin. Simile al Mardin, la urbo estas konata pro siaj siriaj metiaĵoj kiel tapiŝoj, mantukoj kaj aliaj ŝtofaĵoj, fine arĝentaj metiaĵoj. Oriente de la urbo vinfarejo funkcias.

5 vojoj kaj kelkaj flankovojoj kuras al Midyat.

La urbego havas duonaridan klimaton kun tre varmaj kaj sekaj someroj kaj malvarmaj, malsekaj kaj foje neĝaj vintroj. La averaĝa temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 12-20 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 641 mm. Inter julio-septembro apenaŭ pluvas.

Bildoj pri Midyat
Urba panoramo
Malnova kvartalo
Strato en malnova kvartalo
Siria ortodoksa kirko
Horloĝa turo
Fontano
Muzeo
Statuo Atatürk


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • diversaj preĝejoj, ankaŭ pluraj kirkoj kaj moskeoj
  • horloĝa turo
  • statuo pri Atatürk
  • muzeo
  • WikiTrans