Midzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Midzi)
Jump to navigation Jump to search
Midzanta virino

Midzo estas ago de buŝa seksumado en kiu oni uzas la buŝon por stimuli la penison de kutime alia persono. Midzo povas esti seksume ekscita por ambaŭ partoprenantoj. Oni povas, sed ne nepre devas, midzi iun ĝis ejakulo kaj akcepti en la buŝon (kaj eventuale engluti) spermon. Nur limigita kvanto de personoj kapablas midzi sin mem.[1]

Kiel plejparte da seksumaj agoj, buŝa seksumado kreas riskon je akiro de seksume transdoneblaj infektoj. Tamen la transdonrisko por buŝa seksumado, speciale transdono de HIV, estas signife malalta kompare al vagina aŭ anusa seksumado.[2][3][4]

Beletre, Louis Beaucaire en sia El la vivo de Bervala sentaŭgulo verkis amuzan rakonton pri la vorto "midzumado".

Aliaj animaloj[redakti | redakti fonton]

Vespertinoj midzas por plialtigi la kopulacian tempon. Ĉi tiu specio estas la nura konata neprimato, kiu faras tion.[5]

La vesperto Cynopterus sphinx midzas dum sekskuniĝo. Paroj pli longe seksumas kiam la vespertino lekas la virvesperton ol kiam ŝi ne faras tion.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]