Mieczysław Bekker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieczysław Bekker
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1905 (1905-04-30)
en Strzyżów
Morto 1-an de januaro 1989 (1989-01-01) (83-jaraĝa)
en Santa Barbara
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Politekniko de Varsovio vd
Profesio
Alia nomo Greg vd
Okupo inĝenierosciencisto vd
Aktiva en FrancioKanadoUsono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mieczysław Grzegorz Bekker (naskiĝis la 25-an de majo 1905 en Strzyżów, apud Hrubieszów, mortis la 8-an de januaro 1989 en Santa Barbara) − pola inĝeniero, inventisto kaj sciencisto. Profesoro de la Universitato de Miĉigano. Kreinto de luna veturilo kadre de la Programo Apollo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mieczysław Bekker naskiĝis en Lublinio kiel filo de Marian Wasyl Bekker kaj Albina Matylda el domo Bretmajder. En 1908 la familio Bekker translokiĝis apud Konin, tiutempe troviĝanta apud la okcidenta landlimo de la rusa aneksaĵo. La patro estis fakulo laboranta en sukerrafinejo. Li laboris en apudurbaj sukerrafinejoj: ĝis 1913 en Zbiersk, apud Stawiszyn, kaj poste en Gosławice (nun kvartalo de Konin). Lernejajn jarojn pasigis en Konin; lia familio loĝis apud sukerrafinejo „Gosławice”. En la urbo finis humanistan Gimnazion je la nomo al Tadeusz Kościuszko kaj abiturientiĝis en 1924 (nun la Unua Ĝeneralkleriga Liceo). En la jaroj 1929-1931 soldatservis en Lernejo de Substandardistoj-Sapeistoj en Modlin (Distrikto Nowodworski). Transigita al rezervo en grado de subleŭtenanto.

Diplomito de Mekanika Fakultato de Varsovia Politekniko, kie estis engaĝita en Instituto de Esploroj pri Inĝenierio gvidante esplorojn, okupiĝante pri laboratoriaj kaj terenaj provoj de novaj veturiloj destinitaj por la bezonoj de Pola Soldataro. Li ankaŭ laboris en Armea Esplor-Instituto pri Inĝenierio en Varsovio. En 1934 post reorganizo de la instituto dum du jaroj laboris en Komandantaro de Kirasita Armilaro. En la jaroj 1936-39 estis paralele lekciisto en Armea Studumo de Varsovia Politekniko, kie kreis Laboratorion de Specialaj Veturiloj. De 1937 lekciis pri maŝinoj en varsovia Lernejo de Armea Inĝenierio. En tiu ĉi periodo prilaboris kaj lekciis fundamentojn de la teorio pri kunlaboro de radoĉenbendo kun ne tro kunligita substrato, kiu post 30 jaroj estis difinita kiel nova fako de mekaniko kun la nomo teromekaniko. Ĝis 1939 kunlaboris kun Ministerio pri Armeaj Aferoj.

Tuj antaŭ eksplodo de la dua mondmilito estis mobilizita. En 1939 partoprenis defendan militon, kaj poste kun retiriĝanta armeo transpaŝis landlimon kun Rumanio. Ses monatojn pasigis en Giurgiu apud Danubo, de kie trairis al Francio, kie estis engaĝita kiel renoma fakulo en Fakultato de Tankoj ĉe Ministerio de Armiligo en Parizo. Post malvenko de Francio junie 1940 li transiris an neokupata zono – suden, al Marsejlo, kie restis dum du jaroj. Poste iris al Kanado (1942), kie laboris en Esplor-Buroo pri Kirasita Armilaro, subigita al kanada Ministerio pri Provizado. En 1943 laŭ konsento de polaj regopovoj en ekzilo eniris kanadan armeon. Armitajn fortojn de Kanado forlasis en 1956 en la grado de subkolonelo. En 1956 forveturis al Usono, kie laboris en Armea Laboratorio de Terenaj Veturiloj kaj lekciis en teknologia altlernejo. Post nelonge iĝis profesoro de la Universitato de Miĉigano en Arbaro de Ana akceptinte proponon por direktora posteno en Esplor-Instituto de aŭtomobila konzerno General Motors en Santa Barbara.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Theory of land locomotion (1956)
  • Off-the-road locomotion (1960)
  • Introduction to terrain vehicle (1969)

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]