Mieczysław Sygnarski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mieczyslaw Sygnarski)
Mieczysław Sygnarski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1889 (1889-11-30)
en Brzozów
Morto 26-an de majo 1979 (1979-05-26) (89-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo tombejo "Savanto" en Krakovo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Subskribo Mieczysław Sygnarski
Familio
Patro Władysław Sygnarski
Okupo
Okupo esperantisto • lerneja majstro
vdr

Mieczysław SYGNARSKI (naskiĝis la 30-an de novembro 1889, mortis la 26-an de majo 1979 en Krakovo, Pollando) estis pola instruisto, esperantisto, honora membro de UEA. Li ricevis ŝtatan distingon "Polonia Restituta" pro la laboro por Esperanto. Unu el la plej fervoraj propagandistoj de Esperanto inter instruistoj kaj en lernejoj. 117 prelegoj ekde 1920 ĝis 1933. Gvidis kursojn; de 1931 pli ol 800 lernantoj. Verkis lernolibron por gimnazianoj, de la ministerio aprobitan, tradukis romanon Kiu kulpas de Reytan.

Dum preskaŭ duona jarcento li aktivis en la Pola Esperanto-movado kiel gimnazia instruisto kaj poste universitata lektoro de la Internacia Lingvo kaj kiel aŭtoro de pluraj lernolibroj. Jagiellona Universitato en Krakovo, kiu dungis lin kiel lektoron de Esperanto, ankaŭ eldonis lian plej popularan polan lernolibron "Pełny Kurs Międzynarodowego Języka Esperanto". La antaŭparolon por tiu verko skribis alia eminenta pola esperantisto, lingvisto Zenon Klemensiewicz.

Prof. Sygnarski vekis intereson kaj simpation por Esperanto inter multaj polaj eminentuloj kaj institucioj, ekzemple en 1948 verkante memorandon por Unesko pri Esperanto, kiun subskribis i. a. la vicministro pri klerigo de Pollando. En 1978 aperis lia traduko de Tra dezerto kaj praarbaro, porjunula romano de la klasika pola verkisto Henryk Sienkiewicz.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kurs elementarny Esperanto: pomocniczego języka międzynarodowego w 15 lekcjach (1947)
  • Lecionoj de mondlingvo "Esperanto": la unua lernolibro por lerneja gejunularo
  • Pełny kurs Esperanto pomocniczego języka międzynarodowego w 25 lekcjach
  • Pełny kurs międzynarodowego języka Esperanto (1958)
  • Podręcznik do nauki międzynarodowego języka Esperanto: metoda konwersacyjna w 34 lekcjach (1961)
  • Podręcznik języka Esperanto (1963)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]