Mieszko Kazimierzowic
Aspekto
| Mieszko Kazimierzowic | ||
|---|---|---|
| pollanda princo | ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 16-an de aprilo 1045 | |
| Morto | 28-an de januaro 1065 (19-jaraĝa) | |
| Familio | ||
| Dinastio | Piastoj vd | |
| Patro | Kazimiro la 1-a Renoviganto | |
| Patrino | Maria Dobroniega of Kiev (en) | |
| Gefratoj | Svatava de Pollando, Vladislao la 1-a Herman kaj Boleslao la 2-a | |
| Profesio | ||
| Okupo | aristokrato | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mjeŝko Kazimirido (pole Mieszko Kazimierzowic; naskiĝis la 16-an de aprilo 1045, mortis la 28-an de januaro 1065) estis filo de Kazimiro la 1-a Renoviganto, princo de Pollando el dinastio Piastoj, supozebla princo de Kujavio de 1058.
Li naskiĝis kiel la tria el kvar filoj de Kazimiro la 1-a kaj lia edzino Maria Dobroniega, filino de Vladimiro la 1-a de Kievo, la kieva princo. La nomon ricevis de sia avo flanke de la patro, Mjeŝko la 2-a.
Laŭ hipotezo de Henryk Łowmiański en 1058 - post morto de la patro - li ricevis Kujavion. Post senida morto de Mjeŝko ĝin heredis lia pli aĝa frato Boleslao la 2-a Donacema (Bolesław II Szczodry).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Oswald Balzer, Genealogia Piastów (Genealogio de Piastoj), Krakovo 1895, p. 108
- Kazimierz Jasiński, Rodowód pierwszych Piastów (Genealoga nomaro de la unuaj Piastoj), Varsovio-Vroclavo 1992, p. 175-176
- Zofia Kozłowska-Budkowa, Który Bolesław? (Kiu Boleslao?), en: Prace z dziejów Polski feudalnej (Laboraĵoj el la historio de feŭda Pollando), Varsovio 1960, p. 85
- Henryk Łowmiański, Początki Polski (Komencoj de Pollando), 6-a volumo, parto 1, Varsovio 1985, p. 114-116

