Mieza de la Ribera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieza de la Ribera
municipo en Hispanio • loĝloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37254
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 179  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 6° 41′ U (mapo)41.163066666667-6.6902444444444Koordinatoj: 41° 10′ N, 6° 41′ U (mapo) [+]
Alto 656 m [+]
Areo 34,73 km² (3 473 ha) [+]
Mieza de la Ribera (Provinco Salamanko)
Mieza de la Ribera (Provinco Salamanko)
DEC
Mieza de la Ribera
Mieza de la Ribera
Situo de Mieza de la Ribera
Mieza de la Ribera (Hispanio)
Mieza de la Ribera (Hispanio)
DEC
Mieza de la Ribera
Mieza de la Ribera
Situo de Mieza de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mieza [+]
vdr

Mieza de la Ribera estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Centro Duero.

Rigardejo de la Aglo al rivero Douro.
Preĝejo kaj placo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 34,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 222 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun loĝlokoj Fornos (Portugalio), Salto de Aldeadávila, Aldeadávila de la Ribera, Mazouco (Portugalio), La Zarza de Pumareda, Vilvestre kaj Cerezal de Peñahorcada. Ĝi distas 96 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis. Ĉefaj naturaj allogaĵoj estas rigardejoj al la profunda valo de la rivero Doŭro

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]