Saltu al enhavo

Miguel Bosé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Bosé
Persona informo
Naskonomo Luis Miguel González Bosè
Naskiĝo 3-an de aprilo 1956 (1956-04-03) (69-jaraĝa)
en Panamurbo
Lingvoj hispanaitalaanglakatalunafranca
Ŝtataneco Hispanio
Panamo
Italio
Kolombio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Lycée Français de Madrid (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Luis Miguel Dominguín Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Lucia Bosè Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Lucía Dominguín (en) Traduki kaj Paola Dominguín Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Ana Obregón Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj José González Lucas (en) Traduki (patra onklo)
Bimba Bosé (en) Traduki (fratina nevino)
Nicolás Coronado (nevo)
Dora Postigo (mul) Traduki (nevino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikisto
dancisto
diskografa artisto
kantoverkisto
teatra reĝisoro
aktoro
televida prezentisto
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.miguelbose.com
vdr
Miguel Bosé en 2006

Luis Miguel GONZÁLEZ BOSÉ, pli konata kiel Miguel BOSÉ estas hispana kantisto-kantoverkisto, muzikisto kaj aktoro.

Li naskiĝis en Panamurbo la 3-an de aprilo 1956 el hispana patro kaj itala patrino. Li ricevis la hispanan civitanecon kiam estis infano. La kantisto vendis entute pli ol 12.000.000 diskojn internaciskale, ĉefe en Latinameriko, Hispanio kaj Italio kie li estas ĉefe famkonata. Li ankaŭ partoprenis kiel aktoro en kelkaj filmoj.

Li kreskis en kultura kaj arta etoso ĉar la patro estis toreisto kaj la patrino aktorino Lucia Bosè (kurioze kun alia akcento sur la familia nomo ol la filo). Kelkaj intimaj amikoj de la familio estis Pablo Picasso, Ernest Hemingway kaj la patro de la vicprezidanto de Kolombio (Francisco Santos Calderón). Pablo Picasso estis baptopatro de lia fratino.

En la jaro 2008 la Prezidanto de Kolombio, Álvaro Uribe distingis lin per la kolombia civitaneco pro la apogo kiun li donis por la paco kaj la kolombiaj forkaptitoj. Li partoprenis la projekton de Juanes Senlandlinma paco kiu realiĝis en la Ponto Simón Bolivar en 2008 en la urbo Cúcuta, ĉe la limo de Kolombio kaj Venezuelo, kune al Alejandro Sanz, Carlos Vives, Juan Fernando Velasco, Juan Luis Guerra kaj Ricardo Montaner. En 2009 li denove partoprenis la duan eldonon de la sama projekto en Havano, Kubo, dimanĉo la 20-an de septembro ĉe la Placo de la Revolucio.