Miguel Bosé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Bosé
Persona informo
Naskonomo Luis Miguel González Bosè
Naskiĝo 3-an de aprilo 1956 (1956-04-03) (68-jaraĝa)
en Panamurbo
Lingvoj hispanaitalaanglakatalunafranca
Ŝtataneco HispanioItalioPanamoKolombio
Alma mater Lycée Français de Madrid
Familio
Patro Luis Miguel Dominguín
Patrino Lucia Bosè
Frat(in)oj Lucía Dominguín • Paola Dominguín
Amkunulo Ana Obregón
Parencoj José González Lucas
Bimba Bosé
Nicolás Coronado
Okupo
Okupo muzikistoaktoro • televida prezentisto • filmreĝisorodancisto • diskografa artisto • kantoverkistokantisto
TTT
Retejo http://www.miguelbose.com
vdr
Miguel Bosé

Luis Miguel GONZÁLEZ BOSÉ, pli konata kiel Miguel BOSÉ hispana kantisto-kantoverkisto, muzikisto kaj aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Panamurbo la 3-an de aprilo 1956 el hispana patro kaj itala patrino. Li ricevis la hispanan civitanecon kiam estis infano. La kantisto vendis entute pli ol 12.000.000 diskojn internaciskale, ĉefe en Latinameriko, Hispanio kaj Italio kie li estas ĉefe famkonata. Li ankaŭ partoprenis kiel aktoro en kelkaj filmoj.

Li kreskis en kultura kaj arta etoso ĉar la patro estis toreisto kaj la patrino aktorino Lucia Bosé. Kelkaj intimaj amikoj de la familio estis Pablo Picasso, Ernest Hemingway kaj la patro de la vicprezidanto de Kolombio (Francisco Santos Calderón). Pablo Picasso estis baptopatro de lia fratino.

En la jaro 2008 la prezidento de Kolombio, Álvaro Uribe distingis lin per la kolombia civitaneco pro la apogo kiun li donis por la paco kaj la kolombiaj forkaptitoj. Li partoprenis la projekton de Juanes Senlandlinma paco kiu realiĝis en la Ponto Simón Bolivar en 2008 en la urbo Cúcuta, ĉe la limo de Kolombio kaj Venezuelo, kune al Carlos Vives, Alejandro Sanz, Juan Fernando Velasco, Juan Luis Guerra kaj Ricardo Montaner. En 2009 denove partoprenis la duan eldonon de la sama projekto en Havano, Kubo, dimanĉo la 20-an de septembro ĉe la Placo de la Revolucio.

Filmoj[redakti | redakti fonton]