Miguel Matamoros

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miguel Matamoros (naskiĝinta la en 8-an de majo 1894 en Santiago de Cuba; mortinta la 5-an de aprilo 1971) estis kuba muzikisto kaj komponisto. Li kontribuis multan por la disvolvo de la kuba sono, ritmo devena el la kamparaj zonoj de orienta Kubo.

Trío Matamoros[redakti | redakti fonton]

Vidu pli: Trio Matamoros

Trío Matamoros proksimume 1930

En 1925 Miguel Matamoros fondis en Santiago de Cuba kune kun Siro Rodríguez kaj Rafael Cueto la mitan kaj popularan muzikensemblon Trío Matamoros kaj realigis sian unuan surdiskigon en 1928.

Tiu ĉi triopo konsistigas nepran rekomendindaĵon en la historio de la afrikokuba muziko. La trio majstre kombinis la ĝenrojn de bolero kaj de son kaj atingis per tiu maniero interpreti la la muzikon grandan popularecon kaj sur kaj for de la kuba insulo. Pinta muzikpeco de ĉi tiu kunfando de bolero kaj son estas la temo Lágrimas negras, kiu surdiskiĝis laŭ centoj da versioj kaj konsistigis mejloŝtonon en la muzikhistorio de Kubo kaj de Karibio.

La triopo kreis tutan liston de popularaj kaj danceblaj furoraĵoj, el kiuj ni povus mencii Promesa, Dulce embeleso, Elíxir de la vida, El trío y el ciclón, La mujer de Antonio kaj Mamá son de la loma.

Kelkan tempon poste Miguel Matamoros fondis muzikistan sepopon, kiun li nomis Septeto Matamoros kaj ankaŭ direktis sian orkestron, kvankam tiu periodo de lia vivo ne havis tiom gravecon kiel tiu kun la mita triopo.

La grupo Matamoros prezentis lastan fojon por la popolo de Kubo en marto de 1960, malmultan tempon poste ĝi retiriĝis.

Conjunto Matamoros[redakti | redakti fonton]

Estis en la 1940-aj jaroj, dum kiam en la muzika medio havana ensceniĝis la tiel nomataj „conjuntos“ (ensembloj), kiam Miguel fondis sian Conjunto Matamoros. Tiu ĉi ensemblo kiel esprima formo ebligis la evoluon de la son, proponante pli eblecojn de instrumentado kiel tiuj, kiujn proponis la antaŭaj formitaĵoj de sesopo kaj sepopo.

Tiu ĉi muzikgrupo realigis pli ol centon da surdiskigoj, el kiuj Miguel Matamoros faris kelkajn kun helpo de kromaj kantistoj kiel Benny Moré kaj Carlos Embale. Li prezentis en Sankta Domingo, Venezuelo, Porto-Riko kaj Novjorko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]