Miguel Torga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Torga
Persona informo
Naskonomo Adolfo Correia da Rocha
Aliaj nomoj Miguel Torga
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1907 (1907-08-12)
en São Martinho de Anta
Morto 17-an de januaro 1995 (1995-01-17) (87-jaraĝa)
en Koimbro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Alma mater Universitato de Koimbro
Okupo
Okupo poeto • verkistodramaturgokuracisto • kuracisto-verkisto
TTT
Retejo http://purl.pt/13860/1/index.html
vdr

Miguel TORGA,[1] plumnomo de Adolfo Correia da Rocha (São Martinho de Anta, Trás-os-Montes, 12-a de Aŭgusto 1907-Koimbro, 17-a de Januaro 1995), estis portugala romanisto, artikolisto, dramaturgo kaj poeto. Same menciindas liaj "Taglibroj" kaj lia etenda memorlibro, "La mondokreo". Li estas unu el plej famaj portugalaj verkistoj de la 20-a jarcento kaj tiukadre estis la unua verkisto al kiu estis atribuita la prestiĝa Premio Camões, nome la plej grava premio por literaturo en la portugala lingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de malriĉa kamparana familio, la manko de ekonmiaj resursoj sendis lin al nura eblo tiama por studi, nome al seminario. Li pasigis iom da tempo en burĝa domo de Porto, en kiu li faris diversajn hejmservojn, kaj samtempe li alternis siajn studosjn en la seminario dum du jaroj. Tiu cirkonstano ŝanĝiĝis kiam la junulo translokiĝis al Brazilo, estante dektri-jaraĝa.

En Brazilo li pasigis kvin jarojo en bieno de Minas Gerais sub la protektado de onklo; dum sia vivo li revenos tien nur por mallonge, dufoje. Lia onklo ankaŭ helpis lin reveni al Portugalio en 1925 kaj havigis al li monkvanton monate por sekvi siajn studojn. Post du jaroj li finis la mezlernadon kaj en 1933 finis la karieron de medicino en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Koimbro. Tiam li iniciatis siajn Taglibrojn, tiom gravaj por sekvi siajn sentojn kaj la historion de Portugalio mem en la 20-a jarcento.

Li specialiĝis en otorinolaringologio, enposteniĝis kiel kuracisto kaj ankaŭ kiel veterinaro en diversaj lokoj de la lando (Leiria, inter aliaj), antaŭ setliĝi definitive en 1941 en Koimbro, kie li malfermis konsultejon kiun li plutenis ĝis la fino de sia vivo.

Verkokariero[redakti | redakti fonton]

Publikiginte poezion, nome Ansiedade, Rampa, Tributo kaj Abismo kaj prozaĵon, Pio Azimo, subskribitajn ankoraŭ de Adolfo Rocha, li integriĝis en la grupo kiu eldonis la revuon Presença, formita en 1927 de Branquinho da Fonseca, Joao Gaspar Simoes kaj José Régio. La revuo publikiĝis ĝis 1940, sed Torga kunlaboris nur ĝis 1930. Poste, en 1936 li estris alian revuon, nome Manifesto, kiu publikiĝis ĝis 1938. En 1934, en la libro de prozo A terceira voz, naskiĝis la pseŭdonimo Miguel Torga, kreita per la nomo de ofta arbusto en Trás-os-Montes (torga) kaj de la nomo Miguel, de gravaj hispanaj personecoj tre admiritaj de li: nome Miguel de Cervantes, Miguel de Molina kaj Miguel de Unamuno.

En 1936 li publikigis O outro libro de Job kaj la venontaj jaron li ekpublikigis la verkoserion La mondokreo, longa rakonto de membiografia karaktero kies kvina kaj lasta volumo estis publikigita en 1981.

En 1939 li publikigis La kvara tago de la mondokreo (en La mondokreo), rezulto de vojaĝo tra Hispanio detruita de la Hispana Enlanda Milito. La libro estis akuzita de la PIDE (politika politiko) kiel komunistema (li neniam aliĝis al politika partio, kiel asertis en sia taglibro), kaj estis malpermesita de la cenzuro de la reĝimo de Salazar, kaj li mem estis arestita kaj enkarcerigita dum monatoj en la urbo Leiria kaj poste en la prizono de Aljube, de Lisbono kaj la libro estis denove publikigebla nur pos 32 jaroj, nome en 1971.[2]

Dum la 1940-aj jaroj li publikigis kvar librojn de poezio: Lamentação (1943), Liberação (1944), Odes (1946), Nihil sibi (1948). Aperis ankaŭ Bichos (1940), novelaro, kaj Novaj rakontoj de la montaro (1944), kaj la unuaj kvar volumenoj de Taglibroj.

Dum la 1950-aj jaroj li publikigis jam kiel prestiĝa literaturisto Cántico de homem (1950), Penas do purgatório (1954), Orfeu rebelde (1958), Cámara ardente (1962) kaj Poemas ibéricos (1965).

La Revolucio de la Diantoj rehabilitigis tute la verkiston. Li ricevis kelkajn internaciajn premiojn, kaj en 1978 la portugala registaro organizis oficialajn omagojn de la 50 jaroj de la literatura kariero de Torga. En 1989 li ricevis la honoron de la Premio Camões, nome la plej grava por verkistoj de portugala lingvo. Totale lian verkaron komponas pli ol duoncento de titoloj, kaj kelkaj estis tradukitaj al 16 lingvoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • 1928 - Ansiedade
  • 1930 - Rampa
  • 1931 - Abismo
  • 1936 - O outro livro de Job
  • 1943 - Lamentação
  • 1944 - Libertação
  • 1946 - Odes
  • 1948 - Sibi
  • 1950 - Cântico do Homem
  • 1952 - Alguns ibéricos
  • 1954 - Penas do Purgatório
  • 1958 - Orfeu rebelde
  • 1962 - Câmara ardente
  • 1965 - Poemas ibéricos
  • 1997 - Poesia Completa, volume I
  • 2000 - Poesia Completa, volume II
  • 2017 - Poesia Completa, volume III

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • 2000 - Pão Ázimo
  • 2000 - Criação do Mundo
  • 1934 - A Terceira Voz
  • Farrusco. The Blackbird and other Stories from the Portuguese. [3]
  • 1937 - Os Dois Primeiros Dias
  • 1938 - O Terceiro Dia da Criação do Mundo
  • 1939 - O Quarto Dia da Criação do Mundo
  • 1940 - Bichos
  • 1941 - Contos da Montanha, "Diário I"
  • 1942 - Rua
  • 1943 - O Senhor Ventura, "Diário II"
  • 1944 - Novos Contos da Montanha
  • 1945 - Vindima
  • 1946 - Diário III
  • 1949 - Diário IV
  • 1950 - Portugal
  • 1951 - Pedras Lavradas, Diário V
  • 1953 - Diário VI
  • 1956 - Diário VII
  • 1959 - Diário VIII
  • 1974 - O Quinto Dia da Criação do Mundo
  • 1976 - Fogo Preso
  • 1981 - O Sexto Dia da Criação do Mundo
  • 1982 - Fábula de Fábulas
  • 1999 - Diário: Volumes IX a XVI (1964-1993), [4]

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1941 - Terra Firme e Mar
  • 1947 - Sinfonia
  • 1949 - O Paraíso
  • 1950 - Portugal
  • 1955 - Traço de União

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Ensaios e Discursos.[5]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Liaj libroj estis tradukitaj al diversaj lingvoj, foje kun lia prefaco: inter aliaj lingvoj al hispana, franca, angla, germana, ĉina, japana, kroata, rumana, norvega, sveda, nederlanda, bulgara.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vorto "torga" en la portugala aludas al natura montara planto, nome eriko; nune en sia naskoloko estas memormonumento kaj apude plantita "torga". Pri Miguel oni vidu sube.
  2. Torga, Diario (1932-1987), Alfaguara, 2006, p. 39, noto
  3. Farrusco. The Blackbird and other Stories from the Portuguese. Tradukita kun Introduction de Denis Brass. Ilustraĵoj de Gregorio Prieto. George Allen & Unwin Ltd.; Londono, 1950.
  4. Diário: Volumes IX a XVI (1964-1993), Publicações Dom Quixote e Herdeiros de Miguel Torga, 2.ª edição integral, ISBN 972-20-1647-4
  5. Ensaios e Discursos, publicações Dom Quixote, Lisboa, 2001, ISBN 972-20-1681-4 , ‘’tomou por base, respetivamente, os textos da 6.ª edição de Portugal, Coimbra, 1993; da 2.ª edição revista de Traço de União, Coimbra, 1969; e da edição de Fogo Preso, Coimbra, 1989”, conforme nota do editor, p. 8.