Miguel Ángel Revilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Ángel Revilla
Persona informo
Miguel Ángel Revilla
Naskiĝo 23-an de januaro 1943 (1943-01-23) (81-jaraĝa)
en Salceda
Lingvoj hispana vd
Loĝloko El Astillero vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Eŭskio vd
Partio Regionisma Partio de KantabrioFET y de las JONS vd
Subskribo Miguel Ángel Revilla
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • bankoficisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miguel Ángel REVILLA ROIZ estas hispana politikisto. Li estas prezidanto de Kantabrio (aŭtonoma komunumo de Hispanio). Li estras la Regionisman Partion de Kantabrio (PRC).

Li studis Ekonomion kaj diplomatiĝis pri Bankoj kaj Bursoj en la Universitato de Eŭskio. Li ankaŭ estas bankestro. Inter 1974 kaj 1982 li estris la filion de Banco Atlántico en Torrelavega. Plie, de 1979 ĝis 1982 li estis instruisto pri Ekonomiaj Strukturoj en Santandero kaj poste iĝis profesoro en la Universitato de Kantabrio. En 1978 li publikigis libron pri la kantabra ekonomio.

En 1976 li kreis la Asocion por la Defendo de la Interesoj de Kantabrio, kiu estis la unua, kiu defendis Kantabrion kiel unuprovincan regionon. El ĝi li fondis, en 1978, la Regionisman Partion de Kantabrio (PRC), por kiu ekde 1982 li estas deputito ĉe la Parlamento de Kantabrio. En 1988 dum PRC-kongreso li elektiĝis kiel partiestro kaj reelektiĝis en la sekvaj kongresoj.

Dum la oficperiodoj 1995-1999 kaj 1999-2003 li estis vicprezidanto kaj konsilanto pri Konstruo, Loĝado kaj Urbismo de la Registaro de Kantabrio, kiu konsistis tiam el koalicio inter ties partio kaj la Popola Partio (PP).

Post regiona baloto okazinta la 25-an de majo 2003, li kreis koalicion kun PSOE (Hispana Laborista Socialisma Partio) kaj la 27-an de junio 2003 li iĝis Prezidanto de Kantabrio, ĝis 2011, kiam nova baloto donis absolutan plimulton al Popola Partio. Post baloto en julio 2015, li iĝis denove prezidanto de Kantabrio.